Kerdokiono
El Vikipedio
(Alidirektita el Cerdociono)
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cerdocyon thous
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Cerdocyon thous (Linnaeus, 1766) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Kerdokiono aŭ Grizdorsa kerdokiono estas la nura specio de kanisedo de la neotropika genro Cerdocyon. La kerdokiono, ankaŭ nomata Arbara hundo pro ĝia simileco al domaj hundoj, vivas en Sudameriko, en Kolombio, Venezuelo, Surinamo, Paragvajo, Bolivio, Urugvajo, Brazilo kaj norda Argentino. Ĝi estas noktvaganta kaj ĉiomanĝanta. En ĝia dieto enestas fruktoj, ovoj, etaj mamuloj, reptilioj kaj kadavraĵoj. La Kerdokiono estas ofte konfuzebla kun ĝia parenco, la Arbara lupovulpo Lycalopex vetulus.