Venezuelo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Bolivara Respubliko Venezuelo
República Bolivariana de Venezuela
Flago de Venezuelo Blazono de Venezuelo
Nacia himno: Gloria al Bravo Pueblo
Gloron al la brava popolo
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Karakaso
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Ĉefa(j) lingvo(j) venezuel-hispana
koloni-alemana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
Areo
 % de akvo
916.445 km²
0,32%
Loĝantaro 28.199.822 (2008)
Loĝdenso 30,2/km²


Horzono UTC-4:30
Interreta domajno .ve
Landokodo VE
Telefona kodo 58
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Hugo Chávez
Nacia tago 5-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 5-a de julio 1811
Ekonomio
Valuto bolivaro (VEF)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2007
$335 miliardo
$ 12.800

La Bolivara Respubliko Venezuelo, en Esperanto malofte skribata Venezŭelo (laŭ la hispana prononco), hispane: República Bolivariana de Venezuela (elparolata VenezŭELa) estas tropika lando situanta en la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la Nederlandaj Antiloj: Kuracao, Bonero kaj Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago.

Malnova flago de Venezuelo
Malnova blazono de Venezuelo

Enhavo

[redakti] Nomo

La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de Ojeda. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitajn sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio

[redakti] Historio

La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.

La konkero fare de la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.

La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón Bolívar.

La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo Chávez.

En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.

En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.

La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partopreno estis 25 %, kompare al la pli fruaj 50–60 % (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68 %) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris bonordaj ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.

[redakti] Politiko organizado

Vidu artikolon: Politiko de Venezuelo

[redakti] Teritoria organizado

Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo pretendata de Venezuelo).

Ŝtatoj:

Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo

[redakti] Lingvoj

La oficiala lingvo de Venzuelo estas la Hispana. Parolataj eŭropdevenaj lingvoj inkluzivas la Venezuel-hispanan kaj la Koloni-alemanan.

Aldone estas aŭ estis kelkdeko da indiĝenaj lingvoj, inter kiuj estas (kun nombro da parolantoj) la lingvoj: Akaŭaja  ?/6000 — Arutana 17 — Gvahiba 5000/25000 — Jabarana 30 — Jarura 3000 — Kariba 7000/10000 — Kviba 600/3000 — Makua 10 — Mapoja 120 — Nengatua 30000 — Panara 3500 — Pemona 4800 — Pemonoa 1 — Sapea 5 — Sikjana 0/40 — Uv-Kuva 2500 — Vajua 300 000.

Tiuj indiĝenaj lingvoj apartenas al la familioj: AraŭakajKaribajPŭinavajTupi-Gvaraniaj.

[redakti] Eksteraj ligiloj


Aliaj lingvoj