Pasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pasko
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
Festata Plimulto de kristanoj
Speco Kristana
Signifo kaj senco Solenado de la resurekto de Jesuo
Solenoj Religiaj (ekleziaj) servoj
Kutimoj kaj tradicioj Preĝoj, tutnokta maldormado (preskaŭ eksplicite orientaj tradicioj), sunleviĝaj diservoj (precipe usonaj protestantaj tradicioj)
Koneksas  kun Palmofesto, Verda ĵaŭdo, Granda vendredo, Blanka sabato kaj pluaj.
v  d  r
Information icon.svg

Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la mortinto.

Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesaĥo - vidu ĉe pentekosto. Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj eĉ la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vorto pesaĥ (pasa' aramee).

Dato de Pasko[redakti | redakti fonton]

Paskodatoj
de 2000 ĝis 2030
Jaro Okcidentaj
eklezioj
Orientaj
eklezioj
2000 23-Aprilo 30-Aprilo
2001 15-Aprilo
2002 31-Marto 5-Majo
2003 20-Aprilo 27-Aprilo
2004 11-Aprilo
2005 27-Marto 1-Majo
2006 16-Aprilo 23-Aprilo
2007 8-Aprilo
2008 23-Marto 27-Aprilo
2009 12-Aprilo 19-Aprilo
2010 4-Aprilo
2011 24-Aprilo
2012 8-Aprilo 15-Aprilo
2013 31-Marto 5-Majo
2014 20-Aprilo
2015 5-Aprilo 12-Aprilo
2016 27-Marto 1-Majo
2017 16-Aprilo
2018 1-Aprilo 8-Aprilo
2019 21-Aprilo 28-Aprilo
2020 12-Aprilo 19-Aprilo
2021 4-Aprilo 2-Majo
2022 17-Aprilo 24-Aprilo
2023 9-Aprilo 16-Aprilo
2024 31-Marto 5-Majo
2025 20-Aprilo
2026 5-Aprilo 12-Aprilo
2027 28-Marto 2-Majo
2028 16-Aprilo
2029 1-Aprilo 8-Aprilo
2030 21-Aprilo 28-Aprilo

Pesaĥo komencas la vesperon de la 14-a tago de Nisano, unu el monatoj de la hebrea kalendaro. Ĉar Nisano komencas per novluno en marto, la 14-a tago estas plenluno. Do la kristanoj festas Paskon la unuan dimanĉon post la unua printempa plenluno. Tiu elekto estis oficiale sankciita dum la unua koncilio de Niceo (325).

Antikve, parto de la kristanoj festis Paskon en la sama tago de la komenco de Pesaĥo (ne ĉiam dimanĉe), sed tiu kutimo malaperis dum la 4-a jarcento (kelkajn jardekojn post la unua koncilio de Niceo).

Hodiaŭ, ĉiuj kristanoj festas Paskon dimanĉe. Tamen, pro disputoj pri la julia kaj gregoria kalendaroj, la dato estas ofte malsama por orientaj kristanoj (ekz. ortodoksismo) kaj por okcidentaj eklezioj; tamen, en kelke da jaroj (ekzemple 2011, 2014, 2017) la du datoj egalas.

Ĉe la okcidentaj eklezioj, la plej frua dato por Pasko estas la 22a de marto kaj la plej malfrua la 25a de aprilo; ĉe la ortodoksaj eklezioj Pasko povas okazi eĉ en majo.

La kalkulado de Pasko instigis la inventon de la kristana erao kaj la gregoria kalendaro.

Religiaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Nokta meso[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio tradicie festas la Paskon dum la nokto inter la sabato kaj la dimanĉo - kvankam la Paska Dimanĉo estas ankaŭ granda festo.

La nokta meso komencas per la rito de la fajrbeno. Ĉiuj lumoj en la preĝejo estas estingataj kaj - kutime ekster la preĝejo - la pastro benas grandan fajron. El la fajro oni ekflamigas paskan kandelegon kaj el la kandelego oni ekflamigas la kandelojn de la fideluloj, kiuj reeniras la malluman preĝejon procesie. Tuj poste oni kantas aŭ legas la kanton Exsultet (Ĝoju).

Preparo de la fajrbeno antaŭ la pordo de pola preĝejo

La meso enhavas plurajn legaĵojn el la Biblio. Prefere, oni celebras baptojn dum la paska nokto, sed, se ne estas baptoj, minimume oni renovigas la baptajn promesojn. La nokta meso de Pasko estas la unua okazo post la Sankta Ĵaŭdo por la konsekro de la hostio.

Ankaŭ multaj el la protestantaj eklezioj celebras similan diservon dum la nokto antaŭ la Paska dimanĉo. Tiu diservo ofte komencas per la fajrrito kaj la kanto Exsultet kaj eĉ pli ofte enhavas plurajn legaĵoin el la Biblio; la detaloj tamen estas malsamaj.

En la plimulto de la ortodoksaj eklezioj aparta diservo estas celebrata antaŭ la fajrrito. Dum la "sankta fajro" estas kunpartigata inter la fideluloj, en la malluma preĝejo, oni kantas la Troparion.

Procesioj[redakti | redakti fonton]

En multaj lokoj okazas tradiciaj procesioj.

Popolaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Paska ŝafido[redakti | redakti fonton]

La tradicio de manĝi ŝafidon dum la paska tagmanĝo devenas de la hebrea tradicio. Por la kristanoj ĝi estas nur nedeviga tradicio.

Paska ovo[redakti | redakti fonton]

Ovoj brunigitaj per boligado kun cepoj

Donaci ovojn estas tre antikva tradicio. Ekzemple, ĝi estas atestata ĉe la antikvaj Persoj kaj Egiptoj. En Afriko troviĝis strutaj dekoraciitaj ovoj faritaj antaŭ 60mil jaroj [1].

La kristanoj (eble ekde la unuaj jarcentoj, eble ekde la Mezepoko) vidis la ovon kiel simbolon de Jesuo reviviĝonta en la tombo, ĉar la ovo aspektas senviva ŝtono sed enhavas vivantan kokidon, kaj komencis donaci ĝin paske.

Sendube dum la Mezepoko komencis la tradicio dekoracii ovojn. La riĉuloj dekoraciis ilin per oro aŭ arĝento; la malriĉuloj simple boligante ilin kune kun herboj aŭ floroj. Baldaŭ ekis eĉ tute artefaritaj, grandvaloraj ovoj.

Paska ovo kreita de la rusa juvelisto Peter Carl Fabergé en 1899 por la carino Aleksandra

En la orienta Eŭropo aperis (dum la 16-a jarcento?) la tradicio de kolorigi la ovojn per ruĝa farbo, celanta la sangon de Kristo. Ovoj kolorigitaj per pluraj farboj estas kutimaj en multaj landoj.

Nuntempe, la plej kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj, kaj kutime enhavas "surprizon".

Paska kuniklo[redakti | redakti fonton]

x

Paska kolombo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

La Paska Dimanĉo estas ankaŭ Aberri Eguna, "patria tago" de Eŭskio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

- Por aūdi la papojn Johano Paūlon la 2-an, Benedikton la 16-an, Franciskon bondeziri al la mondo okaze de la paskaj kaj kristnaskaj festoj : http://www.ikue.org/menuo_urbietorbi.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]