Peter Carl Fabergé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Carl Fabergé
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1846 (1846-05-30)
en Sankt-Peterburgo
Morto 24-an de septembro 1920 (1920-09-24) (74-jaraĝa)
en Pully
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio
Alma mater Petrischule • Annenschule
Memorigilo Peter Carl Fabergé
Familio
Patro Gustav Fabergé
Patrino Charlotte Maria Fabergé
Frat(in)o Agathon Fabergé
Edz(in)o Augusta Julia Fabergé
Infanoj Evgeny Karlovich Fabergé • Agaton Fabergé • Alexander Julius Fabergé
Okupo
Okupo juvelistoinventistooraĵisto
Verkoj ovo de Fabergé
TTT
Retejo http://www.faberge.com/news/48-petercarlfaberg.aspx
vdr
tipa Fabergé-ovo

Peter Carl FABERGÉ (ruse Петер Карл Фаберже; Peter Karl Faberĵe’; 30-a de majo de 1846 en Sankt-Peterburgo; 24-a de septembro de 1920 en Lausanne) estis rusa oraĵisto kaj juvelisto, kiu akiris famecon pro siaj artaj kaj luksaj juvelaĵoj, precipe la t.n. Fabergé-ovoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fabergé naskiĝis kiel posteulo de hugenotaj enmigrantoj en Sankt-Peterburgo. Lia patro Gustave Fabergé devenis el juvelista familio kaj lia dana patrino Charlotte Jungstedt translokiĝis en 1860 al Dresdeno, kie la du filoj Peter Carl kaj Agathon estis instruataj. En 1864 ili revenis al Sankta Petersburgo, kie Peter Carl Fabergé transprenis en 1872 la juvelan negocon de la familio.

Pli poste laboris Fabergé kiel juvelisto kaj en la Petersburga Ermitaĵo. Li restaŭris kun sia frato multajn juvelojn de la caroj, kalkulis ties valorojn kaj katalogis ilin. Tiu okupiteco inspiris Fabergé-fratoj, juvelarojn reprodukti en malnovrusa stilo kaj en propra metiejo, parte kiel originalsimilajn kopiaĵojn. Tio alportis por ili riĉecon.

La trarompon akiris Fabergé-oj, post kiam ili sukcesis forvendi sur la malnovrusa ekspozicio en 1882 en Moskvo kelkajn multekostajn laboraĵojn al la caro Aleksandro la 3-a. Li pruntis por la unua Fabergé-ovo al Peter Carl Fabergé ormedalon. Tiu estimo estas dankebla i.a. al Eric Kollin, finna oraĵisto, kiu havis la ideon, la tradician rusan paskokutimon kunligi per oraĵista arto.

Poste naskiĝis je ĉiu paska festo unu Fabergé-ovo, kiu estis farita por la carino Maria Fjorodovna kiel donaco. Fabergé gajnis por la laboro la renomajn juvelistajn majstrojn Miĥail Evlampievitĉ Perĥin kaj Henrik Wigström. Post 1895, filo kaj posteulo de Aleksando, Nikolao la 2-a petis po du ovojn, kiujn li donacis al la carino Aleksandra kaj sia patrino.

La plimulto de la verkaĵoj verkiĝis ĝis 1916 kaj Fabergés portis la titolon de Imperiestra Korta Juvelisto. Sur pinto de siaj sukcesoj, metiejo de Fabergé pretigis krom tabulaj arĝentaĵoj, horloĝoj kaj ornamaj bestoskulpturoj ankaŭ metalajn skulptilojn laŭ rusa popolarto – krom tiuj ankaŭ malmultekosatjn modojuvelojn en "okcidenta" stilo. La familio, metiejo tiam havis sidejojn en Moskvo, Odessa, Kievo kaj Londono kun pli ol 700 kunlaborantoj, el kiuj 500 en Sankta Petersburgo. Ekde 1882 ĝis 1917 produktiĝis ĉ. 150.000 pecoj. En 1897 donis la sveda reĝa korto al Peter Carl Fabergé la titolon de Reĝa Korta Juvelisto. Lia verkaro estis ekspoziciita en 1900 kiel aldono de Rusio al la mondekspozicio en Parizo.

La Rusa Revolucio finis la metiejon de Fabergé. En la perturboj de la oktobra revolucio, vendis sian posedaĵon al la dungitoj kaj fuĝis al Wiesbaden. Li mortis en Lausanne (Svislando) kaj estas entombigita kun sia edzino Augusta en Cannes. Liaj filoj Eugène kaj Alexander refondis la juvelistan entreprenon post lia morto. Hodiaŭ plukondukas la tradicion de Fabergé la Pforzheim-a juvela metiejo de Victor Mayer kiel sola rajtigita metia majstro de Fabergé.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Booth, John: The art of Fabergé. - London : Bloomsbury, 1990
  • Fabergé: die kaiserlichen Prunkeier. - München : Prestel, 2002
  • Habsburg-Lothringen, Géza von: Fabergé. - London : Booth-Clibborn, 2000
  • Wieland-Berggren, Elsebeth: Carl Fabergé. - Stockholm : Nacia muzeo, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]