Nikolao la 2-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolao Aleksandroviĉ Romanov
Imperiestro de Rusia Imperio
Nikolao la 2-a pentrita de Earnest Lipgart
Nikolao la 2-a pentrita de Earnest Lipgart
Regado 1-a de novembro 1984 - 15-a de marto 1917
Kronado 26-a de majo 1896
Devena nomo Николай Александрович Романов
Blazono de Ruslando
Blazono de Ruslando
Ceteraj titoloj Imperiestro de Ruslando
Naskiĝo 19-a de majo 1868
en Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Carskoje Selo, Rusia Imperio
Morto 17-a de julio 1918
en Flag of Russian SFSR (1918-1937).svgJekaterinburgo, Rusio
Tombo Sankt Peterburgo
Antaŭulo Aleksandro la 3-a
Sekvanto princo Georgo Ljvov, ĉefministro de la Provizora registaro
Edzino Aleksandra Fjodorovna
Idaro Olga
Tatiana
Maria
Anastasia
Aleksio
Dinastio Dinastio de Romanovidoj
Patro Aleksandro Aleksandroviĉ
Patrino Maria Teodorovna
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao la 2-a (la 18-a de majo 1868 – la 17-a de julio 1918) (ruse Николай Александрович Романов) estis lasta caro de Rusia Imperio ekde 1894 ĝis 1917. Li apartenis al rusa monarĥa dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Granda princo Nikolao estis la unua filo de geimperiestroj Aleksandro Aleksandroviĉ kaj Maria Teodorovna. Laŭ la leĝo li estis denaske oficiala heredonto de la rusia trono. Dum bapto liaj gepatroj elektis nomon Nikolao ĉefe pro sama nomo, kiun havis lia onklo Nikolao, pliaĝa frato de lia patro Aleksandro, mortinta junece.

Heredonto[redakti | redakti fonton]

Nikolao Aleksandroviĉ estis heredonto dudek ses jarojn ĝis antaŭtempa morto de lia patro, imperiestro Aleksandro la 3-a en 1894.

Li estis lerta lernanto kaj studento plene preparinta sin por la ŝtata agado kaj regado de la lando.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

geedziĝo

1894 jaro restis neforgesebla en memoro de Nikolao Aleksandroviĉ. Du gravaj eventoj okazis tiam. La unua trista estis morto de lia patro, imperiestro Aleksandro la 3-a en Livadio, Krimeo.

La dua feliĉa estis lia edziĝo al Victoria Alix Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein, princino de Hesio-Darmstadt.

Ambaŭ gejunuloj interkonatiĝis en 1884 en Sankt Peterburgo, kien Alisa (Alix) venis kune kun sia fratino Elizabeta edziniĝinta al granda princo Sergio, frato de Nikolao. Aperis ties amo kaj en 1889 Nikolao petis benon de sia patro Aleksandro la 3-a por geedziĝo. Tamen tiu refuzis.

la cara familio matenmanĝas

La 10-an de oktobro 1894 Alisa venis Livadion por adiaŭi kun la mortanta patro de sia fianĉo Nikolao, imperiestro Aleksandro la 3-a. Post lia morto okazinta la 20-an de oktobro, ŝi ortodoksiĝis en Rusa Ortodoksa Eklezio sub nomo Aleksandra Teodorovna.

La 14-an de novembro 1894 en Vintra palaco de Sankt Peterburgo okazis evento, kiun la paro atendis ĉirkaŭ dek jarojn - ties geedziĝo. Kvankam ĵus estis sepultita Aleksandro la 3-a kaj necesis funebri minimume unu jaron. Poste la carino naskis kvin gefilojn: Olga (* 03.11.1895), Tatiana (* 29.05.1897), Maria (* 14.06.1899), Anastasia (* 18.06.1901) kaj Aleksio (* 12.08.1904).

Regado[redakti | redakti fonton]

Teruraj sekvoj de la kronado[redakti | redakti fonton]

kronado
la novbakitaj geedzoj en 1894

Kronado de Nikolao la 2-a okazis en Moskvo la 26-an de majo 1896. Ĉi-tago restis en kronikoj ne sole pro tiu ĉi rimarkinda evento, sed bedaŭrinde pro multaj viktimoj pereintaj en Ĥodinka kampo, kie oni proponis kaj disdonis donacojn de la cara nomo. La vizitintoj amasiĝis kaj neatendite rompis barierojn. Okazis paniko kaj tumulto. Oni tretis ĉiujn falintojn. Tiam pereis ĉ.1500 personoj.

Enlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Fine de la deknaŭa jarcento industrio, komerco kaj agrikulturo de Rusio intense evoluadis. Ĝia potenco kaj kapabloj estis egalaj al kvin plej progresintaj kaj avangardaj landoj de la mondo. Pli kaj pli kapitalismo penetris en ĉiujn sferojn de la landa vivo. Samtempe kreskis videble ĝiaj negativaj sekvoj.

Rusio malsukcesis dum la rusia - japana milito okazinta en 1904-1905. Ĝi estis kroma kialo por la revolucio en 1905-1907. La imperiestro estis devigita proklami Manifeston la 17-an de oktobro 1905, en kiu li permesis aperon de politikaj partioj kaj establon de la Ŝtata Dumao (ruse Дума, institucio simila iun eŭropan parlamenton) havanta rekomendajn rajtojn.

Rimarkinda estis la popola demonstracio okazinta la 9-an de januaro 1905 en Sankt Peterburgo, kiam ordinaraj civitanoj provis komuniki siajn problemojn kaj pretentojn al la caro. Tamen proksime de Vintra palaco ilin renkontis armitaj militistoj, kiuj laŭ la ordono ekpafis la popolamason. Okazis granda masakro kun multaj viktimoj, kiu restis en la historio kiel "Sanga dimanĉo".

Decembre de 1905 post multaj kaj longaj bataloj la revolucio fiaskis en Moskvo.

La ĉefministro Petro Stolipin aktive efektivigis sian agrikulturan reformon, rezulte de kiu aperis malmultenombra klaso t.n. "kulakoj" (riĉaj farmuloj) kaj multenombra amaso de proletaro kaj povruloj. Stolipin pereis pro la terora akto en Kievo en 1911.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

La patron de Nikolao la 2-a, imperiestron de Rusia Imperio Aleksandron la 3-an oni kromnomis Aleksandro Paciganto, ĉar dum lia reĝado Ruslando militis kontarŭ neniu.

Nikolao la 2-a ankaŭ provis teni kaj konservi neŭtralecon en rilatoj inter la eŭropaj landoj. Ekde 1907 Rusio alianciĝis kun Britio kaj Francio en Entento.

La unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

alveno en la fronton
en la fronto

Situacio en Eŭropo komence de la dudeka jarcento ne estis stabila kaj paca. Iuj landoj en Balkana duoninsulo, precipe Serbio, provis fortigi sian sendependecon de Aŭstra-Hungara Imperio. Post murdo de la heredonto Franz Ferdinand en Sarajevo la 28-an de junio 1914 komenciĝis milito de la Imperio kontraŭ Serbio, kiu estis aliancano de Ruslando, kies civitanoj plejparte estis samkreduloj (ortodoksaj kristanoj) kun rusoj. Post komenco de mobilizo de la rusia militistaro la cezaro de Germana Regno Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro) (bofrato de Nikolao la 2-a, kuzo de lia edzino Aleksandra) deklaris la 1-an de aŭgusto 1914 militon kontraŭ Ruslando. Poste la militon partoprenis Francio, Britio, Bulgario, Turkio kaj entute tridek kvar ŝtatoj.

Ekde aŭgusto de 1915 la imperiestro Nikolao la 2-a proklamis sin ĉefkomandanto de la rusa armeo, kvankam multaj generaloj ne konsilis al li tion ĉi fari. Komence de 1917 negativaj rezultoj de la milito okazigis gravan malkontenton en la armeo kaj en la tuta rusa socio.

Rasputin[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Grigorij Rasputin.
Rasputin

Aleksio, la sola filo de Nikolao Aleksandroviĉ kaj Aleksandra Teodorovna, denaske suferis pro hemofilio, sanga malsano, pro kiu ankaŭ suferis kaj eĉ mortis iuj viroj el Viktoria familio (brita reĝino Viktoria estis praavino de Aleksio). Tial la gepatroj tre zorge protektis kaj apogis la malfeliĉan heredonton de la rusia trono. Medicinistoj ne havis rimedojn kontraŭ paroksismoj atakintaj iufoje junan Aleksion. Ĉar la gepatroj estis vere kredemaj kristanoj, do ili tre ŝatis kaj invitis ĉiujn profetojn, mistikulojn kaj aŭguristojn por kuraci la filon. Plej pozitivan influon por resaniĝo de Aleksio havis ekzorcoj de Gregorio Rasputin veninta Sankt Peterburgon el unu siberia vilaĝo. Li ŝajne scipovis hipnotizi, ĉar baldaŭ li ricevis senliman konfidon de la geimperiestroj, kiun li utiligis por pliigi sian bonstaton. Li ankaŭ estis tre forta kaj pasia viro, kiun admiris virinoj el la mondumo.

Baldaŭ lia influo en vivo de la ŝtato iĝis tre vasta kaj serioza; laŭ liaj insistaj konsiloj oni povis obteni eĉ postenon de iu ministro pro koruptaĵo. Multaj aristokratoj estis malkontentaj pri agado de tiu duonklera kampulo kaj decembre 1916 lin ili mortigis per tri rimedoj: (veneno, pafado kaj dronigo en rivero Neva sub glacio). Antaŭ sia morto Rasputin eldiris sian opinion al Nikolao kaj Aleksandra pri la malfeliĉa fato de la cara familio kaj Rusio mem, kiu baldaŭ okazos.

Abdiko[redakti | redakti fonton]

frato Mikaelo Aleksandroviĉ

Kreskanta malkontento de diversaj tavoloj de la rusa socio pri reĝado de la imperiestro, kiu malsukcesis en la milito ĉefe pro grava influo de lia edzino Aleksandra, kiu estis origine germanino rezultigis deklaron de la Ŝtata Dumao februare de 1917 pri abdiko de la caro. Li tiam estis en la milita fronto en stacio Dno. Kelkaj reprezentantoj de Dumao komunikis al la caro pretendojn de la rusa parlamento, informis lin pri la vasta enlanda krizo kaj proponis la dokumenton kun abdiko de la imperiestro. Tielmaniere ili esperis savi la landon de la komenciĝinta revolucio. Dektrijara heredonto Aleksio estis malsana, tial Nikolao la 2-a la 15-an de marto 1917 abdikis la rusian tronon por sia frato, granda princo Mikaelo, kiu troviĝis tiam en Sankt Peterburgo. Post iom da tempo kaj meditado li rezignis la caran decidon.

Hejma aresto[redakti | redakti fonton]

la arestitaj caridinoj en 1917

La gefiloj Olga, Maria, Tatiana, Anastasia kaj Aleksio tiam malsanis je morbilo kaj grave suferis pro ĝi. La patrino Aleksandra Teodorovna multe vartis kaj flegis ilin. Baldaŭ post reveno de Nikolao Aleksandroviĉ oni proklamis la caran familion arestita kaj postulis troviĝi en la cara rezidejo Carskoje Selo. Kelkajn monatojn la familio kaj ilia malmultenombra servantaro loĝis en sufiĉe komfortaj kondiĉoj tie.

La 7-an de novembro 1917 okazis la bolŝevika revolucio en Rusio kaj baldaŭ komenciĝis la Civila milito. Carskoje Selo (nun urbo Puŝkin en Leningrada provinco) situanta apud Sankt Peterburgo iĝis ne tro oportuna loko por troviĝado de la cara familio tie, des pli, ke proksime aperis la milita fronto. La familion oni veturigis al siberia urbo Tobolsko, patrujo de Rasputin. En ĝi la eksaj geimperiestroj rememoris liajn profetaĵojn pri ties malfeliĉa fato. Baldaŭ Tobolsko ankaŭ iĝis danĝera malliberejo por bolŝevikoj, kiuj tenis tie la caran familion.

Printempe de 1918 ilin enloĝigis en Ipatjev domon de Jekaterinburgo situantan ĉe Urala montaro. La gardantaron estris bolŝevika komandanto, membro de loka Tutrusia Ekstrema Komisiono (ruse Всероссийская Чрезвычайная Комиссия aŭ ĝiaj inicialoj ВЧК) Jakobo Jurovski.

Pafmortigo kaj kaŝa entombigo[redakti | redakti fonton]

bolŝeviko Jurovski - pafmurdisto

La Civila milito okazis en multaj regionoj de la lando. La eksa caro Nikolao la 2-a, la heredonto Aleksio kaj ĉiu ano de la cara familio estis grava simbolo de la Blanka armeo militinta kontraŭ la Ruĝa armeo de bolŝevikoj. Okazis kelkaj provoj liberigi ilin. Somere de 1918 milittrupoj de la Blanka armeo proksimiĝis al Jekaterinburgo. La loka bolŝevika potenco decidis pafmortigi la caran familion, kiun povis liberigi "blankuloj". En analoj ne restis dokumentoj kun subskriboj de ĉefaj gvidantoj de tiama Sovetio (Lenin, Sverdlov k.a.), kiuj permesus kaj lanĉus la ekzekuton, des pli, ke okazis neniuj juĝo kaj jura proceso.

Nokte de la 17-a de julio 1918 oni postulis la gefamilianojn malsupreniĝi en hipogeon de la konstruaĵo. La malsanan filon Nikolao Aleksandroviĉ portis sur siaj brakoj. Tie ilin atendis kelkaj bolŝevikoj, kiuj baldaŭ komencis pafmortigon. Iuj personoj mortis momente, iuj ankoraŭ restis vivaj kaj grave vunditaj, tial ilin la murdistoj pikis per bajonetoj ĝis morto. Aleksandra Teodorovna kaj la fraŭlinoj havis en siaj roboj kaŝitajn diamantojn, kiujn oni trovis kaj eltiris. Baldaŭ la kadavrojn oni veturigis en apudan arbaron, verŝis sur ilin sulfatacidon kaj kaŝe enterigis la restaĵojn.

Mirakla nomo Ipatjev[redakti | redakti fonton]

Ipatjev klostro

Rusa monarka dinastio Romanov komenciĝis en 1613 en Ipatjev klostro (Kostroma provinco), kie oni heroldis junan (16 j.) Mikaelon Romanov kiel nova rusa caro.

En domo, kiun posedis inĝeniero Ipatjev, en Jekaterinburgo en 1918 dinastio Romanov fakte finiĝis.

Gesanktuloj de Rusa Ortodoksa Eklezio[redakti | redakti fonton]

tombo de Nikolao la 2-a en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo

Kvankam en 1918 Nikolao la 2-a jam abdikis la rusian tronon, ne estis la imperiestro de Rusio, lin mem kaj liajn gefamilianojn Rusa Ortodoksa Eklezio en 2000 proklamis gesanktuloj (ruse "страстотерпец") kaj ikonoj kun ties vizaĵoj troviĝas en ĉiu rusa preĝejo.

Absolvo[redakti | redakti fonton]

Tri jarojn la Supera Juĝo de Rusia Federacio diskutis la plendon de kelkaj malproksimaj parencoj de la cara familio kaj la 1-an de oktobro 2008 ĝi decidis, ke ĉiuj pafmortigitoj, inkluzive eksan imperiestron Nikolao la 2-a, estas viktimoj de la kontraŭleĝaj politikaj reprezalioj kaj estas tute absolvitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]