Bolŝeviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bolŝeviko (aŭ bolŝevisto) estas iama nomo por partianoj de la KPdSU (Komunista partio de Sovetunio). La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusujo (SDLPR) en Londono. La sekvantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse bolŝinstvo), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝas menŝevikoj (ruse menŝinstvo).

Nocio[redakti | redakti fonton]

En 1918 (6-a/8-a de marto) la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusujo (SDLPR) alinomiĝis al Komunista Partio de Rusujo kaj ekde decembro de 1925 Komunista partio de Sovetunio kun aldono de la vorto “bolŝevika”. En 1952 la nocio bolŝeviko iĝis ne plu uzata en oficialaj paroloj en la Sovetunio.

Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj[redakti | redakti fonton]

La bolŝevikoj estis pli radikalaj ol la aliaj partoj de la partio. Ili klopodis por baldaŭa falego de la caroj kaj enkonduko de komunismo. La menŝevikoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur sufiĉajn reformojn, pro tio la bolŝevikoj nomis ilin pli poste oportunistoj. La diferenco inter la du frakcioj kreskis ĝis 1912 daŭre, pro kio dum la 6-a Tutrusia Partia Konferenco en Prago la bolŝevikoj ekskludis la menŝevikojn.

Kresko de potenco[redakti | redakti fonton]

Ĉe eko de la unua mondmilito, la bolŝevikoj kondamnis la partoprenon de Rusujo kiel imperialistan agresion. Ili tre fortiĝis kiam la caraj trupoj malvenkiĝis ĉe preskaŭ ĉiu fronto. En la Oktobra Revolucio de 1917, ili iĝis la plej forta movado. La elekzile reveturinta Vladimir Iljiĉ Lenin transprenis la gvidon de la komunistoj.

En la Rusa Enlanda Milito, komenciĝinta en 1917/1918, batalis la komunisma ruĝa armeo kontraŭ la blanka armeo. La blankoj estis komuna nocio por ĉiu kontraŭbolŝevika forto. Lev Trockij gvidis la Ruĝan Armeon, kiu sukcese batalis kontraŭ la blankoj. Ĝis 1922 akiris la bolŝevikoj preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo, dum kiu ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La agresivaj, mizerigaj agoj de la bolŝevikoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 ŝanĝis la militkomunisman ekonomion la modelo de Nova Ekonomia Politiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]