Lenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... "Lenino" plusendas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri Vladimir LENIN. Se vi serĉas informojn pri la samnoma distrikto de Krimeo, vidu la paĝon Lenino (Lenina distrikto, Krimeo).
Lenin
Владимир Ильич Ленин
Lenin

En funkcio:
8-a de novembro 1917 – 21-a de januaro 1924
Antaŭulo Aleksandr Kerenskij
Sekvanto Aleksej Rikov
Josif Stalin kiel Plej Supera (Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio)

Naskiĝo 22-a de aprilo 1870
en Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Simbirsk, Rusa Imperio
Morto 21-a de januaro 1924
en Flago de Sovetunio Gorki, Sovetunio
Nacieco ruso
Politika partio Komunista Partio de Sovetunio
Edzo/ino Nadeĵda Krupskaja
Profesio revoluciisto, politikisto
Religio ateisto
Subskribo Lenin, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Vladimir Iljiĉ ULJANOV (ruse Владимир Ильич Ульянов), universale konata kiel Lenin (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1870, mortis la 21-an de januaro, 1924), estis rusa revoluciisto, ŝtata aganto kaj politika pensulo. Lia patrino estis la juddevena Marija Aleksandrovna Blank, la patro estis Ilja Nikolajeviĉ Uljanov (1831–1886), instruisto de matematiko kaj fiziko. Ili geedziĝis en 1863.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lenin, ĉirkaŭ 1887.

Laŭ cara ranga ordo, Lenin estis dworjanin, tio estas nobelo, kvankam nur lia patro nobeliĝis kaj la familio ne bone aliĝis al la alta socio. Lia patro mortis surprize en januaro de la jaro 1886 pro encerba sangofluo.[1]

La pli aĝa frato de Lenin, Aleksandro, studanto ĉe la matematika-fizika fakultato de la universitato de Sankta Peterburgo aliĝis al revoluciema grupo, kiu volis murdi la caron Aleksandro.[2] Li estis ekzekutita la 20-an de majo 1887. Post tio oni preskaŭ tute evitis la familion, kiu krom la morto de la patro kaj la marko de la ekzekuto daŭre vivis en materia bonstato. Krom ŝtata pensio ili ricevis enspezon de kampara bieno.[3]

Kune kun la frua morto de la patro la ekzekuto de sia frato forte impresis la junan Lenin. Lia frato estis pendumita tri tagojn post la komenco de la finaj lernejaj ekzamenoj de Lenin. Li tamen sukcesis ilin brile.[1] Li studis la librojn, kiujn postlasis Aleksandro, ĉefe tiujn de la ekzilita revoluciulo Nikolai Gavriloviĉ Ĉerniŝevski, kiu postulis senklasan socion.[4]

Studaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lenin havis multajn intelektajn interesojn kiel literaturo kaj filologio kaj iĝis ankaŭ bona ŝakludanto.[5]

Lenin ne povis studi en Sankta Peterburgo kaj enskribiĝis ĉe la ŝtata universitato en Kazan. Li studis juron, sed jam en la unua studojaro partoprenis studantan proteston kaj estis forsendita de la universitato kun 38 aliaj studantoj la 6-an de decembro 1887.[6] En tiu kunveno, Lenin ne havis gvidan rolon. La puno per la administracio intervenis ĉefe pro la afero de lia frato. La patro de la posta ministroprezidanto de la provizora registaro, Aleksandr Kerenskij, kiu instruis Lenin ĉe la gimnazio kaj konsideris lin aparte bona lernejano, vane provis retirigi la punon.[7]

La familio translokiĝis en majo de la jaro 1889 bienon ĉe Samara, kiun ĝi aĉetis, sed jam baldaŭ poste ludonis ĝin. Lenin montriĝis netalenta kiel bienmastrumanto kaj ankaŭ ne klopodis.[8] Kontraŭe al poste disvastiĝinta diraĵo, li ne havis kontaktojn kun kamparanaj familioj, liaj scioj pri kamparaneco devenis de libroj kiel tiuj de Gleb Ivanoviĉ Uspenski, kiu negative esprimiĝis pri rusaj kamparanoj, al kiuj li riproĉis ebriemon, perfortemon kaj malemon al fremduloj.

Lenin vivis do per la riĉaĵoj de la familio, longe promenadis, helpis la pli junajn gefratojn legis politikajn librojn kaj daŭrigis sian jurostudadon aŭtodidakte.[9] Li rajtis en 1891 partoprenis la ekzamenojn kiel eksterulo, kaj li brile sukcesis, iĝante unua en ĉiuj fakoj. La posta propagando mutis pri la fakton ke ankaŭ eklezia kaj polica juro estis partoj de la ekzamenoj.

Advokato[redakti | redakti fonton]

La 30-an de januaro 1892 Lenin eklaboris kiel advokata helpisto.[10] En kelkaj kazoj li mem laboris kiel advokato kaj mem traktis du aferojn. Unufoje kontraŭ kamparanoj, kiuj senrajte pastigis sian brutaron sur la familia bieno. Aliafoje li plendis kontraŭ iama franca nobelo, kiu per sia aŭto preskaŭ renversis lin en Parizo.[11]

Sed baldaŭ Lenin fariĝis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Peterburgo.

En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj prenis la plumnomon Lenin. Li estis liberigita en 1900 kaj foriris el Rusio por loĝi en okcidenta Eŭropo, precipe Germanio kaj, dum la Unua Mondmilito, Svislando.

La unuan fojon li uzis pseŭdonimon "Lenin" por sia gazeta artikolo, publikigita en 1901. Krome li havis aliajn pseŭdonimojn: V.Iljin, K.Tulin k.a. Li subskribis oficialajn dokumentojn aŭ per pseŭdonimo "N.Lenin" (Nikolao Lenin) aŭ per kombino "V.I.Uljanov (Lenin). Poste oni kombinis ilin en nomon "Vladimir Iljiĉ Lenin", per kiu oni kutime nomas lin ĝis nun.

Revoluciaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Parolante surstrate

En 1917 la cara registaro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio, celante saboti sian malamikon Rusion, veturigis Leninon al Rusio en ŝlosita vagono, post du jardekoj da ekzilo. En julio li kun Lev Trockij penis renversi la malfortan demokration, estritan de Aleksandr Kerenskij, kiu anstataŭigis la caron, sed fiaskis. Lenino estris la bolŝevistojn ("plimultanojn"), la plej grandan kaj radikalan el la du tiamaj socialismaj partioj. Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro tima oficiala en Rusio) la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiris Rusion el la mondmilito kaj venkis la internajn malamikojn kaj la eksterajn militistajn fortojn. Li fakte gvidis la bolŝevikan Rusion ĝis 1922, kiam li grave malsaniĝis.

Malsano[redakti | redakti fonton]

Post la unua grava apopleksio de Lenin - en majo de 1922 -, lin disigis de la ekstera mondo la Politburoo, por helpi lian resaniĝon. Li rifuzis do ĉesigi la laboron kaj plu aktivis en politikaj aferoj. Li ripozis iom kaj denove partoprenis en diskutoj, ekz. pri la konstituciaj problemoj kaj pri la eksterkomerca monopolo, sukcese efektivigis sian volon - kontraŭ Stalin - en problemo de Unio de Socialistaj Sovetrespublikoj (Stalin volis, ke la aliaj respublikoj aliĝus simple al la Rusia Socialista Federacia Respubliko). En novembro kaj decembro de 1922, Lenin havis sep apopleksiojn. Post apopleksio en marto de 1923, lia sanstato tiel malboniĝis, ke li apenaŭ povis komprenigi sin.

Li mortis apud Moskvo en malgranda loĝloko Gorki, kie li estis por kuracado en 1924. Post lia morto potencon en la Sovetunio prenis Josif Stalin. Laŭ decido de la bolŝevika partio la kadavro de Lenin estis balzamita kaj ekspoziciita en maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo en Moskvo.

Postmorta persona kulto[redakti | redakti fonton]

Lenin estis objekto de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estas ŝanĝita je Leningrad ("Leninurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis urbon Leninakan. Personnomoj kiel NinelVladlen estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj. Du ekzemploj ekster Sovetio estas la perua eks-policestro Vladimiro Íllich Montesinos kaj la venezuela teroristo Ílich Ramírez.

Ideoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Marx diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenin, iom post iom forvelkus, anstataŭigote de socio sen klasoj, sen proprieto je produktadrimedoj, sen registaro. Dume lia komunista registaro regis por la proletaro, forpreninte la bienojn, bankojn, fabrikojn ktp for de la riĉularo, metinte ilin en la manojn de la ŝtato. Ĝi persekutis per Ĉeka ĉiujn "malamikojn de la revolucio", formante kion li nomis proletara diktaturo.

Lenin vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la finan etapon de kapitalismo kaduka. Liaj komunismaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando.

Libroj de Lenin[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Christopher Read: Lenin, Abingdon, 2005; p. 16
  2. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 88/89.
  3. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror, Düsseldorf, 1994, p. 30–33 ; p.54f.
  4. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 97/98.
  5. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 96, 107.
  6. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 102/103, 105.
  7. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror; Düsseldorf, 1994 p. 33, p. 38f.
  8. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 110–112.
  9. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 113/114.
  10. Robert Service: Lenin: Eine Biographie. München: Beck, 2000, p. 121, 123/124.
  11. Dimitri Wolkogonow: Lenin – Utopie und Terror; Düsseldorf, 1994, S. 40

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]