Roman Malinovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Malinovskij
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1876 (1876-03-18)
en Rusia Imperio
Morto 5-an de novembro 1918 (1918-11-05) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per pafvundo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • spiono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roman Vaclavoviĉ MALINOVSKIJ (en rusa: Рома́н Ва́цлавович Малино́вский, 1876–1918) estis elstara rusa bolŝevika politikisto antaŭ la revolucio, kaj samtempe laboranto kiel bone pagita agento por la Oĥrano, nome la carisma sekreta polico. Ili nomis lim kodnome 'Portnoi' (la tajloro).

Li estis brila oratoro, alta, ruĝ-harulo, flav-okululo kaj cikatromarkita.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis orfo el polaj kamparanoj, estis foje arestitaj pro ŝtelado, kaj ekagis kiel spiono de la polico jam dum la militservo. Fine de la Rus-japana milito li estis translokigita al Sankt-Peterburgo.

En 1906, li aliĝis al Petrograda Metallaborista Sindikato kaj al la Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP). En 1910, Malinovskoj estis arestita de la Oĥrano, sed tuj liberigita jam kiel carisma spiono, tre bone pagita, ene de la Bolŝevika partio.[2] En Januaro 1912, li aliĝis al la Centra Komitato kun subteno de Vladimir Lenin. La 25an de Oktobro, 1912, li estis elektita por la Dumao el la moskvaj laboristoj. Li estris la ses-membran bolŝevikan grupon (du el kiuj estis agentoj de la Oĥrano) kaj estis deputita proparolantoj de la Socialdemokratoj en la Dumao. Kiam la estro de la Menŝevikoj nome Julius Martov denoncis Malinovskij kiel spiono en 1913, Lenin malakceptis kredi tion kaj li kaj Stalin defendis lin.

Novembre 1912, li vizitis Lenin en Krakovo kaj estis instigita ne unuiĝi kun Menŝevikoj. Malinovskij ignoris tion kaj faris amikeman diskurson en la Dumao.[3] Li konvinkis Leninon nomumi agenton de Oĥrano, nome Miron Ĉernomazov, kiel eldonisto de Pravda kontraŭ la kandidato de Stalin, nome Stepan Ŝaumjan, kiu estis milda al Menŝevikoj. La carisma reĝimo deziris havi la RSDLP disigita kaj ne volis reamikigemulojn.

Demarŝoj fare de Malinovskij helpis ke la Oĥrano arestu Sergo Ordĵonikidze (14a de Aprilo, 1912), Jakov Sverdlov (10a de Februaro, 1913) kaj Stalin (23a de Februaro, 1913).[4] En Julio 1913, li perfidis planon por liberigi Sverdlov kaj Stalin, avertante la policestron de Turuĥansk. Tiam li estis la nura estro de Bolŝevikoj kiu estis nek eksterlande nek ekzilita en Siberio.

La 8an de Majo, 1914, li estis devigita rezigni el la Dumao. Lia reala identeco estis malkovrita de sia eks-amatino Elena Trojanovskaja, kaj li iris en ekzilon en Germanio, kie li estis malliberigita dum la Unua Mondmilito. En 1918, li klopodis eniri en la Petrograda Soveto, sed Grigorij Zinovjev rekonis lin. Novembre, post mallonga proceso, Malinovskij estis ekzekutita per pafadroto.

Laŭ la brita historiisto Simon Sebag Montefiore lia sukcesa enfiltrado en la Bolŝevikojn ludis gravan rolon por la posta paranojo de Sovetunio (kaj pli specife, de Stalin) kio finfine rezultis en la Granda Teroro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Montefiore 2007, p. 205
  2. Montefiore 2007, p. 224
  3. Montefiore 2007, p. 221
  4. Montefiore 2007, p. 231

Bibliografio[redakti | redakti fonton]