Paranojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paranojo estas pretertaŭga anksiotimego koncernanta la propran bonfarton, kiun ankcion oni konsideras malracia kaj troa, eble ĝis la punkto esti psiĥozo. Tio tipe inkluzivas persekutecajn kredojn pri verŝajna minaco, aŭ kredo je ia konspiraĵa teorio. En la originala greka, παράνοια (paranoia) (4 silaba?) signifas simple frenezo (para = "ekster"; nous = "menso") kaj estas tiu uzo, kion oni tradicie uzadis en psiĥatrio por priskribi ajnan iluzieman kondiĉon Tamen, la preciza uzado de la termino ŝanĝiĝis trala tempo en la kuracarto, kaj pro tio, moderna psiĥiatria uzado povas diversi.

Uzado en psiĥiatrio[redakti | redakti fonton]

En psiĥiatrio, la terminon paranojo uzis Emil Kraepelin por nomi mensan malsanon en kiu iluzieca kredo estas la sola, aŭ plej elstara trajto. En sia originala provo klasifiki diversajn formojn de mensa malsano, Emil Kraepelin uzis la terminon pura paranojo por nomi kondiĉon en kiu ĉe-estas iluzio, sed sen anjna perceptebla malpliboniĝado de intelektaj povoj kaj sen ia el la aliaj trajtoj de dementia praecox, la kondiĉo poste renomita sĥizofrenio. Notinde, laŭ lia difino, la kredo ne devas esti persekuteca por ke ĝi klasifiĝu paranoja, do senlima nombro da iluziecaj kredoj klasifebla kiel paranojo. Ekzemple, homo kies sola iluzia kredo estas ke li aŭ ŝi estas grava religia figuro estus klasifita laŭ Kraepelin kiel havanta 'puran paranojon'.

Kvankam la diagnozo prua paranojo ne plu uziĝas (ĝin jam anstataŭas la diagnozo iluzieca malsano (delusional disorder)) la uzo de la termino por aludi la ĉeeston de iluzioj ĝenerale, anstataŭ persekutecaj iluzioj specife, plu vivas en la klasifaĵo paranojeca sĥizofrenio, kiu signas formon de sĥizofrenio en kiu iluzioj elstaras.

Pli laste, klinika uzo de la termino emas priskribi iluziojn en kiuj la koncerna persono kredas ke ĝi persekutiĝas. Specife, tiu moderna difino entenas du centrajn elementojn:

  1. La individuo opinias ke damaĝo okazas, aŭ okazos al ĝi mem.
  2. La individuo opinias ke la persekutanto intencas kaŭzi damaĝon.

Paranojo ofte kuniras kun psiĥozaj malsanoj, aparte sĥizofrenio, kvankam atenuitaj trajtoj povas ĉeesti en aliaj ĉefe nepsiĥozaj diagnozoj, kia paranojeca malsano de la personeco (... personality disorder). Paranojo povas ankaŭ esti flankefiko de medikamento aŭ distrumaj drogoj (~recreational drugs).

Laŭ nelimigita uzo de la termino, ordinaraj paranojaj iluzioj povas inkluzivi la kredon ke la persono estas persekutata (sekvata), venenata, aŭ amata de malproksimeco (ofte fare de amaskomunikila figuro aŭ eminentulo, iluzio konata kiel erotomaniosindromo de de Clerambault). Aliaj ordinaraj paranojaj iliuzioj inkluzivas la kredon ke la persono havas imagatan malsanon aŭ parazitan infekton (iluzia parazitozo ~ delusional parasitosis); ke la personon taskis Dio al speciala misio; aŭ ke la agojn de la persono regas ekstera forto.

Paranojo laŭ populara kulturo[redakti | redakti fonton]

En popola kulturo oni ofte prezentas paranojon kiel inkluzivanta:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • angle Farrell, John. Paranoia and Modernity: Cervantes to Rousseau (Cornell University Press, 2006).
  • angle Freeman, D. & Garety, P.A. (2004) Paranoia: The Psychology of Persecutory Delusions. Hove: Psychology Press. ISBN 1-84169-522-X
  • angle Igmade (Stephan Trüby et al, eds.), 5 Codes: Architecture, Paranoia and Risk in Times of Terror", Birkhäuser 2006. ISBN 3-7643-7598-1
  • angle Kantor, Martin. (2004) Understanding Paranoia: A Guide for Professionals, Families, and Sufferers. Westport: Praeger Press. ISBN 0-275-98152-5
  • angle Munro, A. (1999) Delusional disorder. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-58180-X
  • angle Sims, A. (2002) Symptoms in the mind: An introduction to descriptive psychopathology (3rd edition). Edinburgh: Elsevier Science Ltd. ISBN 0-7020-2627-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]