Terorismo
Terorismo (el teroro, siavice el la latina terror "teruro") estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun politikaj celoj, ekzemple per brulbotela aŭ bomba detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga mortigo de senkulpaj unuopuloj aŭ grupoj de personoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La plej malnova historie konata ondo da individua terorismo estis, dum la okupacio de Palestino fare de la romianoj, la tielnomataj sikarioj, kiuj mortigis per ponardoj (latine sicarius) la judojn, kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, cele devigi la ceterajn al rezistado kaj netrapasable distancigi la judan loĝantaron disde la romianoj.
Alia fama terorisma ondo okazis en Rusia Imperio dum la du lastaj generacioj de la carisma reĝimo.
Diversaj formoj kaj diskuto [redakti]
Diversepoke terorismo estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Tre ofte terorismaj agoj okazas ŝilde de noblaj ideoj, kiel ekzemple en Ĉeĉenio (Rusio), Irako kaj ne nur en unu el la du flankoj.
Al tio oni aldonu la t.n. ŝtatan terorismon, en diktaturoj (kiel la argentina kaj ĉilia juntoj), aŭ fare de unu ŝtato ne kontraŭ la armeo sed kontraŭ la civitanoj aŭ civiluloj de alia ŝtato (ekz. Israelo en Palestino kaj Libano).
Pro ĉio ĉi, je internacia nivelo, oni ne sukcesis konsenti pri difino de "terorismo" akceptebla de ĉiuj.
La kriterioj varias laŭ la flankoj, epokoj kaj laŭ tio, kiu venkis. Dum la Dua mondmilito, la franca reĝimo de Vichy kaj la germanaj aŭtoritatoj nomis teroristoj la partianojn de Charles De Gaulle kaj de la Rezistado. Kontraste, post la venko de ĉi lastaj, oni nomis ilin herooj de la Rezistado, multaj ricevis ordenojn, kelkaj iĝis ministroj ktp.
Cetere, la uzo de la vorto "terorisma" por senkreditigi malamikojn aŭ plipezigi kondamnojn ne estas io nova. Ekzemple, la faman esperantiston Ernest Drezen, kiu kredis je la brila estonto danke al Esperanto kaj Komunismo, oni mortpafis en 1936 sub diversaj (kaj falsaj) akuzoj, interalie esti "teroristo"! Nuntempa ekzemplo estas la kvalifiko "teroristoj", fare de la usona registaro, por homoj kiuj batalas kontraŭ la usona okupado en Irako.
Aliflanke, pluraj internacie serĉataj teroristoj, kiel ekz-e Luis Posada Carriles, kiuj vivas libere en Usono, estas alte protektataj de la usona registaro, kiu rifuzas akuzi ilin pro terorismo, kvankam ne mankas pruvoj - inkluzive ilia propra konfeso - pri ilia teroristeco. Plej fama kontraŭdiro en la difino de terorismo estas la ŝanĝo de kvalifiko al Usama Ben Laden kaj liaj talibanoj, kiuj unue estis trejnataj de Usono por batali kontraŭ la sovetia armeo en Afganio - tiam ili estis kvalifikitaj kiel batalantoj por la libereco, kaj post kiam ili faras la samajn agojn, sed kontraŭ Usono, ili estas nomataj teroristoj. Oni vidas, ke la difino de terorismo okazas, en politka kampo, plej ofte laŭ la aktualaj bezonoj de la difinanta instanco.
Tio kondukis al difino de sia strategio, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, de Usono, de la Eŭropa Unio kaj de la plej multaj landoj, kies unuaranga zorgo en internaciaj rilatoj estas partopreni en la tutmonda milito kontraŭ la terorismo organizata kaj kunordigata de Usono. Ankaŭ la milito kontraŭ Irako, en 2003, kaj la - en 2008 daŭra - okupado de tiu lando, fare de Usono kaj pluraj aliancaj landoj, okazis kun la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo. Kritikantoj de tiu milito tamen asertas ke la vera motivo estis la regado de la tie riĉaj petrolfontoj, por certigi al Usono kaj ĝiaj aliancanoj facilan pretrol-proviziĝon.
Matricoj [redakti]
La kaŭzoj originantaj terorismon estas objektoj de doversaj sciencoj kaj de vastega literaturo. El kiuj dedukteblas ke, krom ideologia fanatismo, multe influas la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Interesa vidpunkto troviĝas en la verkoj kaj deklaracioj de Papo Ratzinger, laŭ kiu: "la kaŭzoj de terorismo ne estas nure "politikaj kaj sociaj, sed ankaŭ kulturaj, religiaj kaj ideologiaj". La religiaj praviĝoj, konsciaj kaj ne konsciaj, "kontraŭreligias ĉar la vera naturo de religio estas ĝuste taksata kaj sentita kiel pacfonto. Ĝi povas kaj devas fariĝi fortpunkto por la solvo de la problemo prefere ol la problemo: ĝi, fakte, antaŭenpuŝas la homan engaĝiĝon kaj la respekton de la alies dignecon, por la komuna bono de ĉiuj... La Sankta Seĝo pretas apogi iniciatojn enkuraĝigantajn la Dikredantojn al la agado por paco".
Vidu ankaŭ [redakti]
- Loretta Napoleoni spertulo pri la financado de terorismo
- atombombo - bomb-aŭto - bombhomo - brulbotelo - CIA - ETA - IRA - KGB - ŝtata terorismo, Ilich Ramirez Sánchez
- Jacques Derrida en dialogo pri terorismo (Jacques Derrida en Le Monde diplomatique)
- Recognizing Armed Criminals

