Nelson Mandela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nelson Mandela
Nelson Mandela

Mandela en 2008.


En funkcio:
10-a de majo 1994 – 14-a de junio 1999
Vicprezidento Frederik Willem de Klerk
Thabo Mbeki
Antaŭulo Frederik Willem de Klerk (Ŝtata Prezidento de Sud-Afriko)
Sekvanto Thabo Mbeki

En funkcio:
3-a de septembro 1998 – 14-a de junio 1999
Antaŭulo Andrés Pastrana Arango
Sekvanto Thabo Mbeki

Naskiĝo la 18-an de julio 1918(nun 1918-07-18)
en Flag of South Africa 1928-1994.svg Mvezo, Orienta Kablando, Unio de Sud-Afriko
Morto la 5-an de decembro 2013 (95-jara)
en Flago-de-Sud-Afriko.svg Houghton Estate, Johanesburgo, Sud-Afriko
Politika partio ANK
v  d  r
Information icon.svg
Mandela kaj Clinton

Nelson Mandela (naskiĝis la 18-an de julio 1918(nun 1918-07-18) en Mvezo, Transkejo, Sud-Afriko, mortis la 5-an de decembro 2013), vere Rolihlahla Dalibunga Mandela, estas iama prezidanto de la Sudafrika Respubliko el 1994 al 1999, iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto kaj politikisto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther King en UsonoMahatma Gandhi en Barato.

Li estis la unua sudafrika unua negra ŝtatestro, kaj la unua elektita en demokratia elektado. Lia regado fokuzigixis al malmuntado de la heredo de la sistemo de sudafrika apartismo kiu estis bazita sur instituciita rasismo, malriĉo kaj socia malegaleco, kaj al instigo al rasa reamikiĝo. Politike afrika naciisto kaj demokrata socialisto, li estis prezidento de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) el 1991 al 1997. Internacie, Mandela estis Ĝenerala Sekretario de Movado de Nealiancitaj Landoj el 1998 al 1999.

Li pasigis sian infanaĝon ĉe la tribo de Thembu de la Kosoj, en ties reĝa familio kie li naskiĝis; studis jursciencon, estis advokato kaj pasigos multajn jarojn en prizono (27 jarojn kaj duono) pro politika agado. Loĝis en Johanesburgo, implikiĝis en kontraŭkolonia politiko, aliĝis al la partio ANC kaj iĝis fonda membro de ties junularo. Post kiam la Sudafrika Nacia Partio enpoviĝis en 1948, li elstaris en defia kampanjo de la ANC en 1952, ricevis postenon en la organizo de la provinco Transvalo kaj en 1955 de la Kongreso de la Popolo. Li laboris kiel advokato kaj estis ripete arestita pro kontraŭleĝaj aktivaĵoj kaj, kun la estratro de la ANC, estis sensukcese juĝata el 1956 al 1961. Influita de marksismo, li sekrete aliĝis al la Sudafrika Komunista Partio (SACP) kaj estis en ties Centra Kommitato. Kvankam dekomence li agadis per neviolenta protestado, en asocio kun la SACP li kunfondis la militan Umkhonto we Sizwe (MK) en 1961, kio kondukis al kampanjo por sabotado kontraŭ la reĝimo de apartismo. En 1962, li estis arestita pro konspirado kontraŭ la ŝtato, kaj kondamnita al porviva enprizonigo en la Rivonia Juĝado.

Infanaĝo, junaĝo[redakti | redakti fonton]

Mandela ĉ. 1937

Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en 1918 en Qunu proksime al Umtata en Transkejo. Lia patro – kiu perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso - estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la anglan nomon Nelson far la metodistaj instruistoj. Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misian lernejon. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (kosoj). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutimaj tri jaroj.

Kun 19 jaroj li translokiĝis al Fort Beaufort kaj tie vizitis Wesleyan College, kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie li ekŝatis kaj bokson kaj kuron. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis Oliver Tambo-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.

Fine de la unua studjaro, li partoprenis en studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.

Politika aktivado[redakti | redakti fonton]

Li jam kiel juro-studento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fondis tie post du jaroj kun Walter Sisulu, Oliver Tambo kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.

Post balota venko de la "Afrikaner"-dominita Nacia Partio en 1948 kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.

En 1956 Mandela estis akuzita kun 155 aliaj aktivistoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.

Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson de perforta batalo kontraŭ la apartejdo.

En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio"). La 5-an de aŭgusto de 1962 li estis arestita en Howick kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona Insulo Robben, kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.

"Nelson Mandela – porlibera luktanto en Sudafriko" en rusa ĉe poŝtmarko de 1988 de la Soveta Unio date el la epoko de Gorbaĉov.

Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento F.W. de Klerk ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordonis forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune dum 1993 la Nobel-Premion pri Paco.

En 1994 venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.

Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian kaj enlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaŭ ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso).

Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel Fidel Castro kaj Muamar Kadafi, kiujn li nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatojn al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.

Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj organizaĵoj.

En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. Bush kaj Tony Blair.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedzeco. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedzeco en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je sia 80-jara naskiĝtago kun Graça Machel, vidvino de Samora Machel, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.

Verko[redakti | redakti fonton]

Li mem verkis sian biografion: "Long walk to freedom", "Longa marŝado al libereco" kaj "Ubuntu".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Battersby, John (2011). "Afterword: Living Legend, Living Statue". In Anthony Sampson. Mandela: The Authorised Biography. London: HarperCollins. pp. 587–610. ISBN 978-0007437979.
  • Ellis, Stephen (2011). "The Genesis of the ANC's Armed Struggle in South Africa 1948–1961". Journal of Southern African Studies 37 (4): 657–676. doi:10.1080/03057070.2011.592659.
  • Guiloineau, Jean; Rowe, Joseph (2002). Nelson Mandela: The Early Life of Rolihlahla Madiba. Berkeley: North Atlantic Books. pp. 9–26. ISBN 1-55643-417-0. [1]
  • Herbst, Jeffrey (2003). "The Nature of South African Democracy: Political Dominance and Economic Inequality". In Theodore K. Rabb, Ezra N. Suleiman. The Making and Unmaking of Democracy: Lessons from History and World Politics. London: Routledge. pp. 206–224. ISBN 978-0415933810.
  • Mafela, Munzhedzi James (2008). "The Revelation of African Culture in "Long Walk to Freedom"". In Anna Haebich, Frances Peters-Little, Peter Read. Indigenous Biography and Autobiography. Sydney: Humanities Research Centre, Australian National University. [2]
  • Houston, Gregory; Muthien, Yvonne (2000). "Democracy and Governance in Transition". In Yvonne Muthien, Meshack Khosa and Bernard Magubane. Democracy and Governance Review: Mandela's Legacy 1994–1999. Pretoria: Human Sciences Research Council Press. pp. 37–68. ISBN 978-0796919700.
  • Kalumba, Kibujjo M. (1995). "The Political Philosophy of Nelson Mandela: A Primer". Journal of Social Philosophy 26 (3): 161–171. doi:10.1111/j.1467-9833.1995.tb00092.x.
  • Mandela, Nelson (1994). Long Walk to Freedom Volume I: 1918–1962. Little, Brown and Company. ISBN 978-0754087236.
  • Mandela, Nelson (2004) [1994]. Long Walk to Freedom Volume II: 1962–1994 (large print edition). London: BBC AudioBooks and Time Warner Books Ltd. ISBN 978-0754087243.
  • Muthien, Yvonne; Khosa, Meshack; Magubane, Bernard (2000). "Democracy and Governance in Transition". In Yvonne Muthien, Meshack Khosa and Bernard Magubane. Democracy and Governance Review: Mandela's Legacy 1994–1999. Pretoria: Human Sciences Research Council Press. pp. 361–374. ISBN 978-0796919700.
  • Meredith, Martin (2010). Mandela: A Biography. New York: PublicAffairs. ISBN 978-1586488321.
  • Sampson, Anthony (2011) [1999]. Mandela: The Authorised Biography. London: HarperCollins. ISBN 978-0007437979.
  • Smith, David James (2010). Young Mandela. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0297855248.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]