Alfred Bitini Xuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Bitini Xuma
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1893 (1893-03-08)
en Transkejo
Morto 27-an de januaro 1962 (1962-01-27) (68-jaraĝa)
en Johanesburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Minesota Ŝtata Universitato ĉe Mankato • Feinberg School of Medicine
Familio
Edz(in)o Madie Hall Xuma
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Alfred Bathini Xuma, ofte referencata kiel AB Xuma[1][2] (8a de Marto 1893 – 27a de Januaro 1962),[3][4] estis la unua nigrula sudafrikano kiu iĝis medicina doktoro, same kiel estro, aktivulo kaj ĝenerala prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) el 1940 ĝis 1949.[5] Li estis membro de la afrik-usona frataro "Alpha Phi Alpha".[6]

Kvankam de la maldekstra branĉo de ANK, Xuma estis konsiderita dum sia estreco kiel tro konservativa fare de la pli radikala junularo, kiu malfidis je li. (Liaj leteroj al kolegoj estas plenaj je malamikaj referencoj al komunistoj.) Tiukadre li estis vidita kiel malkongrua kun la necesoj kaj postuloj de la bazoj.[7] Tamen dum lia estreco spite kritikojn la ANK en 1942 establis sian Junularan Ligon.[8]

Juna Nelson Mandela estis inter la aktivuloj (kiel Walter Sisulu, Congress Mbata kaj William Nkomo)[9] kiu en 1944 vizitis la hejmon de Dr. Xuma en Sophiatown por instigi lin al aprobo de la manifesto de la ligo kaj skizo de ties konstitucio. Mandela memoris sian impresoj pro la "grando" de la hejmo Xuma kaj pro lia revivigo de la ANK: Xuma estis sukcedinta reguligi la membrecojn kaj kotizojn, kaj ege plibonigis la financojn de la movado. Tamen Xuma tute malkonsentis kun la sintenoj de la junuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Message from Dr. AB Xuma, President-General of ANC, to the United Nations opposing South Africa's proposal for incorporation of South West Africa. Arkivita el la originalo je 13a de Marto 2016. Alirita 25a de Aprilo 2021.
  2. . Tokyo warns ANC (14a de Novembro 2011). Arkivita el la originalo je 15a de Novembro 2011. Alirita 25a de Aprilo 2021. Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-15. Alirita 2021-07-07.
  3. Steven Gish, Alfred B. Xuma: African, American, South African (NYU Press, 2000) p9, p203
  4. Limb, Peter. Xuma, Alfred Bitini (1893–1962). Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press (Majo 2006). Alirita 10a de Novembro 2007.
  5. "Dr. A. B. Xuma: Rise of African Nationalism", The Times, 30a de Januaro 1962.
  6. Wesley, Charles H.. [1928] (1981) The History of Alpha Phi Alpha, A Development in College Life, 14‑a eldono, Chicago, Illinois: Foundation Publishers, p. 148, 239.
  7. Smith, David James. Young Mandela. Kent: Weidenfeld & Nicolson, 2010, p. 52.
  8. Smith 2010, p. 53.
  9. Smith 2010, p. 54.