Doktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doktoro estas universitata titolo. Kutime ĝi indikas la plej altan akademian gradon. Foje oni mise uzas la vorton por kuracisto, kvankam kuracisto ne estas aŭtomate doktoro.

Doktoriĝo[redakti | redakti fonton]

En la unuopaj landoj la kondiĉoj povas tre malsami. Eble oni povas diri ĝenerale ke oni bezonas universitatan diplomon (ekz. de magistro) por doktoriĝi, kaj ke per doktoriĝo oni poste rajtas fariĝi profesoro. Eventuale oni bezonas kromajn kvalifikojn.

Doktoriĝemulo bezonas profesoron, kiu akompanas la projekton. Kiel doktoriĝonto oni aŭ laboras ĉe universitato kaj estas en certa programo, aŭ oni estas "eksterulo" kiu havas kontakton nur al profesoro. Kutime daŭras plurajn jarojn ĝis doktoriĝo, kvankam ankaŭ tio povas tre malsami laŭ fako, laŭ universitato kaj kompreneble de la rapideco de la doktoriĝonto.

Kerno de doktoriĝo estas la verkado de doktoriga tezaro (disertaĵo, disertacio). Temas pri sciencnivela libro kiu montras ke la aŭtoro kapablas esplori sendepende. La paĝokvanto povas tre malsami laŭ la fakoj kaj aliaj tradicioj, ekz. en medicino aŭ matematiko temas eble pri malpli ol cent paĝoj, dum en homsciencoj temas pri pluraj centoj da paĝoj. Kutime oni devas publikigi ĝin. Povas esti, ke por doktoriĝi oni devas krome trapasi ekzamenon.

La finan proceduron por doktoriĝo oni nomas promocio; ankaŭ ĝi povas tre malsami laŭ la lando aŭ la universitato. Kutime al la promocio apartenas "defendo", en kiu la aŭtoro defendas sian verkon kontraŭ demandoj de profesoroj.

Uzo de la titolo kaj aldonoj[redakti | redakti fonton]

Oni kutime ne rajtas nomi sin "doktoro" se oni ne laŭorde ricevis la titolon; misuzo povas esti punebla, precipe se oni provas trompe akiri laborpostenon. Eventuale oni devas aldoni la landon, en kiu oni doktoriĝis, se temas pri fremda lando kiu ne havas interkonsenton kun la propra. Ekzemplo: homo kiu doktoriĝis en Rumanio sed vivas en Germanio, devas nomi sin Dr. (RO) sur sia nomŝildo.

Ankaŭ tre malsama laŭ lando povas esti ĉu oni fakte uzas la titolon en la ĉiutaga vivo aŭ ne, ĉu oni alparolas homojn per ĝi kaj kiel ktp.

En Esperanto oni mallongigas la titolon per d-ro.

En multaj landoj oni aldonas al la titolo la fakon aŭ fakultaton, ekz. phil. se la doktoriĝo okazis en "filozofia" fako (kiel lingvistiko, historio ktp.), med. por kuracisto, theol. por doktoriĝo en teologio. Oni ne uzas tion en alparolo.

La aldono honoris causa signifas "pro honoro" kaj indikas doktorecon, kiu ne estas akademia grado. Tia doktoreco estas aljuĝata pro nesciencaj faroj.

La aldono habil. signifas "habilitacio" kaj indikas kroman kvalifikon (ekz. plurjara instruado en universitato, plia granda scienca verko); en kelkaj landoj oni bezonas ĝin por fariĝi profesoro.

Kuracistoj[redakti | redakti fonton]

En iuj landoj, finstudintoj de la studoj de medicino akiras tradicie la titolon „doktoro“, kvankam fakte nivele temas pri magistra edukado. Ekzemple en Ĉeĥujo temas pri MUDr. (medicinae universae doctor) post sesjara magistra studo, malsame laŭ unuopaj fakultatoj finiĝanta per tezo aŭ sen ĝi per rigorekzamenoj. La titolon „doktoro“ malgraŭ magistronivela eduko en Ĉeĥujo akiras ankaŭ dentokuracistoj (MDDr. – medicinæ dentium doctor) kaj bestokuracistoj (MVDr. – medicinae veterinariae doctor).