Aung San Suu Kyi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aung San Suu Kyi
birma verkisto kaj aktivisto
Naskiĝo 19-a de junio, 1945
en Ranguno, Birmo
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Aung San SUU KYI (en birma lingvo Aung San Suu Kyi (Burmese).svg [aun san su: ĉi]) estas neperforta pordemokratia aktivisto en Mjanmao. En la jaro 1991 ŝi ricevis pacpremion de Nobel.

Enhavo

[redakti] Biografio

Ŝi naskiĝis en Ranguno, la 19-an de junio 1945, filino de Aung San, nacia heroo kiu subskribis en 1947 la Sendependiĝon kun la registaro de Britio antaŭ esti mortigita. Post diplomiĝo en la Universitato de Oxford ŝi laboris en la sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis profesoro en Barato, Aung San Suu Kyi revenis al Birmo en 1988 kaj partoprenis en lukto por la "dua nacia sendependiĝo". Tiu lukto inspiriĝis de la paca ekzemplo de Gandhi kaj en ŝia budhista religio, kiu igis ŝin defendi "spiritan revolucion kiu manifestiĝas per agnosko de la bezono de dialogo kaj kompato por la plej malriĉuloj". Spite esti enradikigita en la birma tradicio, ŝi scipovis eviti naciismon bazante sian lukton sur "la sanktaj principoj de la moralo", insistante pri la bezono de repacigo de la malsimilaj etnoj de ŝia lando, profunde dividitaj.

En 1989 ŝi estis hejme malliberigita en Ranguno. Li estris la regadon de la Nacia Ligo por Demokratio, kiu venkegis en la balotado en 1990. Ĉar la militistaj aŭtoritatoj malakceptis tiun rezulton, ŝia partio ne povis formi civilan registaron. Aung San Suu Kyi preferis resti ĉe siapopolo.

Ŝi ricevis sinsekve la Pemion Thorolf Rafto pri defendo de homaj rajtoj kaj la Premion Saĥarov pri pensolibereco.

Agnoskita kiel pensomalliberulo de Amnestio Internacia, ties barakto por ke la birma dramo ne estu forgesita ricevis rekompencon la 14an de oktobro de 1991 per Nobel-premio pri paco danke al kiu ŝi konigis sian lukton al la tuta mondo malakceptante la ekzilon kiun la birma registaro oferis al ŝi ŝangĝe de ŝia silento.

En 1992 la premio Simón Bolívar rekompencis la lukton de tiu virino kiu kunigas idealismon kun praktikismo en la scio de ke laiaj similaj movadoj en Azio inspiriĝis en la sama paca lukto de ŝia Ligo.

En 1995 la registaro malfortigis ŝian malliberecon kaj ŝi povis alparoli amasajn ĉeestantojn, ĝis kiam denovaj studentaj manifestacioj kaŭzis novan subpremadon, malliberigon de disidentojn kaj denovan blokadon ĉirkaŭ ŝian hejmon.

Hejme malliberigita denove en 1996, ŝi eĉ ne povis ricevi vizitojn, kvankam ŝi sukcesis sendi al la Unuiĝintaj Nacioj kelkajn mesaĝojn pri malbonigo de homaj rajtoj en ŝia lando kaj petante apogon por la politikaj rajtoj de sia partio.

La junto klopodis ekziligi ŝin profitante sian familian situacion kiam ŝia edzo, Michael Aris, mortis pro kancero en marto de 1999, sen rajto revidi sian edzinon. Alia ĉapitro okazis aprile de 1999 kiam la filo Kim Htein Lin povis renkonti la patrinon nur por kelkaj horoj en la flughaveno de Ranguno.

Ŝi estis en hejma mallibero ekde 2003. Septembre de 2007 estis translokigita el alia loko pro manifestacio okazantaj tra la tuta lando petante demokration.

[redakti] La incidento en majo 2009

La 13-an de majo 2009, post preskaŭ ses jaroj sub hejmaresto Suu Kyi estis enkarcerigita en la prizono Insejn, plej fifama pro mizeraj kondiĉoj kaj torturo aparte por opoziciuloj.

Kaŭzo por la enkarcerigo estis la malpermesita vizito de eksterlandano en la domo de Suu Kyi, dum la hejmaresto ne rajtigas ŝin havi tiajn kontaktojn al la ekstera mondo. La vizitinto, mezaĝa usona viro identigita kiel John William Yettaw, atingis ŝian hejmon naĝinta trans lagon malantaŭ la domo kaj evidente restis tie dum du tagoj. Pri liaj motivoj nenio estas sciata. La advokato de Suu Kyi diris, ke la viro venis sen ia invito kaj estis tuj petita forlasi la domon.

Lundon (2009/05/18) okazos la tribunalo kontraŭ la nobelpremiitino pro la nova "krimo", kiu estas laŭ birma juro punebla per minimume 3, maksimume 5 jaroj da enkarcerigo (liberigo kontraŭ garanti-mono ne eblas, nur kaze de malsano povas esti escepto).

Opozicianoj kontraŭ la birma militreĝimo tamen suspektas, ke la okazaĵo estis nur preteksto de la reĝimo[1], por ne devi liberigi ŝin, ĉar la incidento okazis nur du semajnojn antaŭ la fino de sesjara seninterrompa hejmaresto, kaj 6 jaroj - eĉ laŭ la birma militreĝima leĝaro - estas la maksimuma tempo por tia aresto. Krom tio strange pensigas la fakto, ke la usonano ne estis arestita dum li atingis la severe gardatan domon de la nobelpremiitino, sed nur du tagojn poste dum la retronaĝado.

Internacia gazetaro, politikistoj[2] kaj homrajtaj aktivistoj[3] de ĉie en la mondo protestis kontraŭ la agado de la birma reĝimo, kaj timas ke Aung San Suu Kyi, kiu jam malsanas, suferos severan malboniĝon.

[redakti] Fontoj, referencoj

  1. Raporto en Guardian, 2009/05/14
  2. Ekzemple Hillary Clinton: Guardian: Usona ministro pri ekstero postulas liberigon
  3. Ekzemple Amnestio Internacia: UNO secureca konsilio postulu la senperan liberigon de Aung San Suu Kyi’s

[redakti] Literaturo

  • Aung San Suu Kyi: Der Weg zur Freiheit, Lübbe, ISBN 3-7857-0884-X (La vojo al libereco, germane)
  • Aung San Suu Kyi: Letters from Burma (Leteroj el Birmo, angle), Penguin Books, London 1997, ISBN 0-14-026403-5 (Originale: Biruma Kara no tegami, Mainichi Shinbunsha, 1996.)
  • Dorothee Wenner: Nicht Macht korrumpiert den Menschen, sondern die Angst (Ne potenco koruptas la homon, sed la timo, germane) in Charlotte Kerner (Hrsg): Madame Curie und ihre Schwestern - Frauen, die den Nobelpreis bekamen, Beltz Verlag, Weinheim und Basel 1997, ISBN 3-407-80845-3

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Literaturo de kaj pri Aung San Suu Kyi en katalogo de la germana nacia biblioteko "Deutsche Nationalbibliothek"
Pri la enkarcerigo 2009
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj