José Ramos-Horta
El Vikipedio
José Ramos-Horta (2004)
José Manuel Ramos-Horta (naskiĝis la 26-an de decembro 1949 en Dili, Portugala Timoro) estas orienttimora politikisto.
Ekde la 20-a de majo 2007 li estas prezidento de Orienta Timoro. Pro siaj streboj al trovo de paca solvo por la orienttimora konflikto, li ricevis kun aliaj en 1996 la Nobel-pacpremion.
Dum atenco la 11-an de februaro 2008 en Dili, li estis grave vundita.
