Dilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco de la registaro en Dilo

DiloDili estas ĉefurbo de Orienta Timoro. Minuskle skribita la vorto dilo signifas cetere tutan alian aferon, nome lignan trabeton, tabulon pli ol 4 cm dika[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Timor Leste montranta la distrikton de Dilo.
Urbomapo de Dilo

Dilo situas ĉe la norda marbordo de insulo Timoro, la plej orienta en la malaja arkipelago. Dilo havas ĉ. 48.000 loĝantojn kaj estas la plej grava haveno kaj la ekonomia centro de Orienta Timoro. Ĝi disponas ankaŭ pri flughaveno, kiun uzas armeaj kaj civilaj aviadiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dilo estis fondita ĉ. 1520 far portugaloj, kiuj igis la urbon en 1596 ĉefurbo de iliaj teritorioj sur Timoro. Dum la dua mondmilito, Dilin okupis la japanoj, sed postmilite ĝi iĝis denove portugala kolonio. Naŭ tagojn post deklaro de la Orient-Timora sendependiĝo (je la 28-a de novembro 1975, indoneziaj trupoj okupis la landeton kaj tiel la ĉefurbon. Je la 7-a de julio 1976 Indonezio deklaris la landon sia 27-a provinco, sub la nomo Timor Timur. La okupado kaj la daŭraj ribeloj kaŭzis mortojn de miloj.

Inter la plej kruelaj masakroj en la urbo estis tiu de la tombejo Santa Cruz je la 12-a de novembro 1991. Raportado en amaskomunikiloj vigligis eksterlandan subtenon al la sendependiĝemo de Orienta Timoro.

En 1998 la indonezia registaro konsentis plebisciton sub observo de UN pri aŭtonomeco aŭ sendependeco de Orienta Timoro. 78,5 % voĉdonis por sendependeco. La 20-an de majo en 2002, Dilo iĝis ĉefurbo de sendependa ŝtato Orienta Timoro.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV 2005, p. 239