Abudabio (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abudabio
arabe أبو ظبي ʼAbū Ẓaby
urbo
Flago
Oficiala nomo: أبو ظبي
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj UAE
Duoninsulo Araba duoninsulo
Emirlando Emirlando Abudabio
Parto de Persa golfo
Situo Abudabio
 - alteco 14 m s. m.
 - koordinatoj 24° 28′ 56″ N 54° 22′ 12″ O / 24.48222 °N, 54.37000 °O / 24.48222; 54.37000 (mapo)
Areo 67,34 km² (6 734 ha)
Loĝantaro 896 751 (2009)
Denseco 13 316,77 loĝ./km²
Horzono UTC (UTC+4)
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Abu Dhabi
Retpaĝo: www.abudhabi.com
Map
Publika parko en Abudabio

Abudabio (Imarat Abu-DabiImarat Abu-Zabi; arabe ابو ظبى) estas la ĉefurbo kaj la dua plej loĝata urbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Emirlando Abudabio. Abudabio situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abudabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj.

La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abudabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]