Pekino
El Vikipedio
| Mallongigo: 京 (pinyin: Jīng) | |
![]() |
|
La Malpermesita Urbo |
|
| Origino de la nomo | 北 běi - nordo 京 jīng - ĉefurbo "ĉefurbo de la nordo" |
| Tipo administracio | Municipo |
| Sekretario de la Pekina Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio | Liu Qi |
| Urbestro | Wang Qishan |
| Areo | 16,808 kvadrataj kilometroj |
| Loĝantaro (2004) - Metropola Areo - Denseco |
14,930,000 proxsimume 7.5 milionoj 847/km² |
| Koordinatoj | Koordinatoj: |
Pekino (en la ĉina lingvo 北京, en pinjino Běijīng kio signifas ĉefurbo de la nordo).
La Pekina Urbo estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko de Ĉinio, kaj la kultura centro de la lando.
Ĝi estas situanta en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la kordilero YànShan (燕山) kaj la kordilero TàiHángShan (太行山) en la orienta.
La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Vidu la ĉefartikolon Historio de Pekino
La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum la periodo de printempo kaj aŭtuno kaj de la batalantaj reĝlandoj (770a.K - 221a.K) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.
Dum la dinastioj Qin (秦), Han (汉) kaj dum la periodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: JiChéng (蓟城), Yànduo (燕都), YànJùn (燕郡), YouZhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum la Dinastio de Tang (唐) nomiĝis YouZhou (幽州).
Kiam la mongoloj estis konkerantaj tutan Ĉinion kaj aliajn grandajn partojn de Azio, fondiĝis la Dinastio de Yuan (元朝) kaj Pekino fariĝis la ĉefurbo de la imperio.
[redaktu] Kulturo
La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarina subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la norma mandarino, oficiala lingvo de la Populara Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn de la provinco de Habei. La pekina opero estas tre grava elemento de la ĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kantoj, dialogoj, grimacoj, bataloj kaj akrobataĵoj. Ankaŭ estas grava diri ke en Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.
[redaktu] Monumentoj
- Templo de la Ĉielo
-
- Kie la imperiestro faris religiajn ceremoniojn
- La Malpermesita Urbo
-
- Rezidejo de la antikvaj imperiestroj
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Olimpiaj ludoj
Pekino organizos la proksimajn Olimpiajn ludojn en la jaro 2008.
[redaktu] Esperantistoj de Pekino


