Ŝanhajo
El Vikipedio
Geografio > Azio > Ĉinio > Ŝanhajo < Urboj
Ŝanhajo (ĉine: 上海, pinjine: Shànghǎi) estas la plej granda urbo de Ĉinio kaj situas ĉe la delto de Jangzio. La ĉinaj mallongigoj de Ŝanhajo estas Hù (沪 or 滬) kaj Shēn (申). La nomo Ŝanhajo signifas "sur la maro" aŭ "sur la maron". Ŝanhajo estas unu el la kvar municipoj, kiuj havas la statuson de provinco.
- Koordinatoj: Koordinatoj:
Ŝanhajo estas urbo kaj provinco en Ĉinio kie Lu Ŝi-Ŝin fondis Esperanto-Asocion en 1912.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Antaŭ la urbo de Ŝanhajo, ĝi nomis sin Songliang--parto de la urbo de Suĝoŭo. Tio estis mil jaroj antaŭen. Muroj konstruiĝis en 1553 post Jesuo Kristo, kaj tio estis la komenco de la urbo de Ŝanhajo. Tamen, antaŭ la 19-a jarcento, la urbo ne enhavis multe da grandaj artaĵoj, kiel aliaj ĉinaj urboj. Antaŭ la jaro 1927 Ŝanhajo estis en la provinco de Ĝjangsuo (ĉefurbo Nankino).
La rolo de Ŝanhajo grandiĝis dum la 19-a jarcento, ĉar li estis bone trovita por la Okcidento.
[redaktu] Ekonomio
Ŝanhajo estas la ekonomia centro de Ĉinio. Ĝi konkurencas kun Honkongo; la lasta havas pli bonan juran sistemon kaj pli grandajn bankojn, sed la unua havas pli bonajn ligojn kun la ĉina registaro.
[redaktu] Arĥitekturo
La arĥitekturo de Ŝanhajo estas fama. Ĝi ankaŭ havas unu el la plej modernaj transportaj sistemoj de la mondo. La plej alta konstruaĵo de Ĉinio estas en Ŝanhajo.
[redaktu] Partneraj urboj
Ŝanhajo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
ekde 1973: Jokohamo, Japanio
ekde 1974: Osako, Japanio
ekde 1979: Milano, Italio
ekde 1979: Roterdamo, Nederlando
ekde 1979: San-Francisko, Usono
ekde 1980: Zagrebo, Kroatio
ekde 1982: Hamhungo, Norda Koreio
ekde 1984: Antverpeno, Belgio
ekde 1985: Ĉikago, Usono
ekde 1984: Karaĉio, Pakistano
ekde 1985: Montrealo, Kanado
ekde 1986: Casablanca, Maroko
ekde 1986: Göteborg, Svedio
ekde 1986: Hamburgo, Germanio
ekde 1987: Marsejlo, Francio
ekde 1988: Sankt-Peterburgo, Rusio
ekde 1988: Sao-Paŭlo, Brazilo
ekde 1989: Istanbulo, Turkio
ekde 1990: Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio
ekde 1993: Pusano, Suda Koreio
ekde 1994: Dunedin, Novzelando
ekde 2000: Dubai, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
ekde 2000: Liverpool, Britio
ekde 2002: Constanţa, Rumanio
ekde 2004: Salzburg, Aŭstrio
ekde 2005: Cork, Respubliko Irlando
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- shanghai .... cultur*nightlife*dining
- S. Diglio, Urban Development and Historic Heritage Protection in Shanghai, Web Journal on Cultural Patrimony, (Fabio Maniscalco ed.), vol. 1, 2006
http://www.china.org.cn/esperanto/2429.htm

