Orientĉina Maro
El Vikipedio
La Orientĉina Maro (ĉine 東海/东海 , Tung-hai aŭ Dōng Hǎi) estas la pli norda teritorio de la Ĉina Maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Ĉi situas inter Ĉinio okcidente, Suda Koreio norde, la plej sudaj partoj de Japanio oriente kaj la insulo Tajvano sude. La golfo inter Ĉinio kaj Koreio norde nomiĝas Flava Maro.
La kompleta areo de la Orientĉina Maro estas 1,25 milionoj da km².
La maro estas relative malpfrofunda kaj daŭre malpliprofundiĝas pro sablo, kiun la riveroj de Ĉinio altransportas. Nordoriente limas la Japana Maro.
Dum la jaro 1980 en la Orientĉina Maro malkovriĝis ampleksaj provizejoj da nafto.