Sud-Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
대한민국
大韓民國
Daehanminguk
Korea Respubliko
Flago de Sud-Koreio
(Detaloj)
Blazono de Sud-Koreio
(Detaloj)
Nacia himno: 애국가
La patriota kanto
Nacia devizo: 널리 인간을 이롭게 하라 (홍익인간)
Favoru la tutan homaron
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Seoul
Oficiala(j) lingvo(j) korea
Plej ofta(j) religio(j) nenia (46,5%)
kristanismo (29,3%)
budhismo (22,8%)
Areo
 % de akvo
100.032 km²
0,3%
Loĝantaro 48.846.823 (2007)
Loĝdenso 493/km²
Loĝantoj Koreoj
Horzono UTC+9
Interreta domajno .kr
Landokodo KR
Telefona kodo 82
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Prezidento Park Geun-hye
Ĉefministro Jung Hong-won
Nacia tago 15-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Japanio 15-a de aŭgusto 1945
Ekonomio
Valuto Sudkoreia ŭono (KRW)
MEP laŭ 2007
– suma $1,201 duiliono
– pokapa $ 24.800
Esperanto-movado
Landa E-asocio Korea Esperanto-Asocio
v  d  r
Information icon.svg
Transskribo
Hangeŭlo 대한민국
Ĉina skribo 大韓民國
Reviziita transskribo Daehanminguk
McCune-Reischauer Taehanmin’guk

Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-KoreioSud-Koreujo, estas la suda parto de korea duoninsulo en Orienta Azio. La lando havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio. La sekva Korea Milito (1950-1953)fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limas kun Flava Maro, sude kun Orientĉina Maro kaj oriente kun Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio.

Ŝtata nomo[redakti | redakti fonton]

Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Pro tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sud-Koreio

La areo de Sud-Koreio estas 99.392 kvadrataj kilometroj. Nur 290 kvadrataj kilometroj de la tuto estas akvo, ĉar ne ekzistas grandaj lagoj.

Sud-Koreo inkludas la sudan parton de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. La parto proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas plana grundo kun multe da montetoj, kio konsistigas nur cirkaŭ trionon de la landareo, sed kie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krom malvasta bendo apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio estas pleje kovritaj de arbaroj, kaj ne estas altegaj, sed krutaj. Estas ideala tereno por suprengrimpado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la lando estas ĉ. 48 milionoj da homoj, en areo de ĉ. 100.000 km2, kio igas el Sud-Koreio la tria plej dense loĝata granda lando de la mondo.

La lando estas etne tre homogena.

Politika sistemo[redakti | redakti fonton]

Sud-Koreio estas prezidenta respubliko, kun regulaj demokrataj balotadoj.

Lingvo kaj Skribo[redakti | redakti fonton]

La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon esti membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin esti izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale cirkaŭ 78 milionoj da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.

La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruataj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemple la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribo en Koreio, sed kiel antaŭe skribo nomita Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzita en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis oficiala skribo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alterlernejo kaj plu specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Koreio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sud-Koreio estas industrialiĝinta lando, kiu multe kreskis ekde la 1970-aj jaroj.

Komerco inter la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio atingis en 2008 entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj. En oktobro 2009 estis subskribita komerca akordo kun la Eŭropa Unio, laŭ kiu estos forigita la plimulto de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de devoj por eksportantoj al Sud-Koreio. Laŭatendate ĝi ekvalidiĝos en la dua duono de 2010, post kiam ĝi estos ratifita de la Eŭropa Parlamento.[1]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Administra strukturo[redakti | redakti fonton]

Politika Karto de Sud-Koreio

Politike Sud-Koreio estas divida en:

Edukado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de universitatoj en Sud-Koreio.

Esperanto en Sud-Koreio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Koreio.

La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.

En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti cirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton.

Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario(KS) okazas alterne en aziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejo, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ChosonHanguk.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Koreio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]