Daewoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Daewoo (signifas Granda Universo) estas grava konglomerato (ĉibolo) en Sud-Koreio. Ĝi estis fondita la 22-an de marto 1967 kiel Daewoo Industrial.

Ankaŭ ĝin atingis la financa krizo en 1998 dum la Azia financa krizo, kaj ĝi devis vendi la aŭtomobilan branĉon Daewoo Motors al General Motors.

La restantaj partoj de la konglomerato estis reorganizitaj ĉirkaŭ 3 branĉoj: Daewoo International, Daewoo Engineering & Construction kaj Daewoo Corporation. Ĝi estas tre aktiva sur diversaj merkatoj; la plej gravaj terenoj estas ŝtalproduktado, ŝipkonstruado kaj financaj aferoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]