Akcia kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akcia Kompanio (AK) (mallongigite germane AG, hungare RT, japane KK, Ltd., Corp., Inc.) estas tia entrepreno, kiu fondiĝas per difinita nombro kaj valoro de akcioj (fundamenta kapitalo/akcia kapitalo). Krom la Klr kaj Komandita societo je akcioj apartenas ĝi al la t.n. kapitalsocietoj. La fondintoj riskas nur siajn akciojn kaj respondecas nur ĝis ties valoro.

La akciuloj havas voĉdonrajtojn nur ĝis porporcio de siaj akcioj en la jara ĉefkunveno. La (ĝenerale jara) ĉefkunveno elektas la gvidantajn organojn de la AK (la direkcian konsilion kaj la kontrolkonsilion), decidas pri la ĉefaj demandoj rilatante al la kompanio (produktado, disdono de profito (dividendo), altigo de la gundkapitalo, formo de rezervofonduso, ŝanĝo de statuto ktp.).

La AK-oj disvastiĝis dum la monopolkapitalismo, kiam necesis granda koncentrigo de la kapitalo. Tiam la vendo de la akcioj helpis altiri la ŝparitajn malgrandajn sumojn. Tiu kapitalista grupo, kiu disponas pri kontrolpakedo, havas influon je pli granda kapitalo ol sia akcia valoro. Ĉiu ajn rajtas aĉeti akcion tiel iĝi akciulo, sed la veran influon reprezentas la posedantoj de la kontrolpakedo.

La fondo, malfondo kaj funkcio de la Akciaj Kompanioj estas leĝe reguligita en la diversaj landoj. (Ekz. en Germanio por fondi AK necesas baza kapitalo de almenaŭ 50.000 eŭroj, en Svislando 100.000 CHF,

La Kompanio povas per emisio de novaj akcioj altigi la kompanian kapitalon. Tio tamen malgrandigas la valoron de ekzistantaj akcioj.

La unua AK de la mondo estis la "Vereenigde Oostindische Compagnie" en Amsterdamo.

Eŭropa Akcia Kompanio / „societas europaea”[redakti | redakti fonton]

Por unuecigi la eŭropajn leĝojn oni kreis novan entreprenan formon nomatan Eŭropa Akcia Kompanio (latine societas europaea, "SE").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]