Turka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turka lingvo
Türkçe
Parolata en Turkio, Bulgario, Kipro, Grekio, Makedonio, Rumanio, (Germanio)
Parolantoj 70 milionoj
Skribo latina alfabeto (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü)
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Cipro, Turkio, Bulgario (kiel minoritato)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 tr
  ISO 639-2 tur
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La turka lingvo estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la ŝtata lingvo de Turkio. La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj en Bulgario kaj Kipro, kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo, precipe Germanio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda). La turka lingvo plej parencas al la Turkmena, Azerbajĝana lingvoj.

La turka (türkçe) estas ano de la turkeca lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la turkmena, tatara kaj azerbajĝana lingvoj.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Oni uzas latinan abocon kun literoj diakritaj (kiel la plimulto de la latinskribaj lingvoj, ankaŭ Esperanto) ekde la rego de Mustafa Kemal Atatürk, la unua estro de la moderna turka ŝtato. Antaŭe, dum Otomana Imperio, estis uzata modifita araba alfabeto. Mustafa Kemal ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis "turkigi" la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn.

La turka alfabeto havas 29 literojn:

  • A, a (Ofte skribata â en la pruntitaj vortoj.) [ɑ̟]
  • B, b [b]
  • C, c [d͡ʒ]
  • Ç, ç [t͡ʃ]
  • D, d [d̪]
  • E, e [ɛ]
  • F, f [f]
  • G, g [g], [ɟ] post e, i, ö, ü et a
  • Ğ, ğ [ɰ], [j] post e, i, ö, ü (Silabofine, ĝi plidaŭrigas la antaŭan vokalon.)
  • H, h [h]
  • I, ı [ɯ]
  • İ, i [i]
  • J, j [ʒ]
  • K, k [k], [c] antaŭ e, i, ö, ü kaj a
  • L, l [ɫ]
  • M, m [m]
  • N, n [n]
  • O, o [ɔ]
  • Ö, ö [œ], [ø]
  • P, p [p]
  • R, r [ɾ]
  • S, s [s̟]
  • Ş, ş [ʃ]
  • T, t [t̪]
  • U, u [u]
  • Ü, ü [y]
  • V, v [v], [w]
  • Y, y [j]
  • Z, z [z̟]

q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Same kiel la suoma, la japana, aŭ esperanto, la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj.

Vokalharmonio[redakti | redakti fonton]

Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, depende de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaşlar, Özellikler.

La vokalharmonio ekzistas en du variaĵoj; nome tiel nomata malgranda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "a" kaj "e", ekz. "-da" kaj "-de" por la lokativo kaj tiel nomata granda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "i", "ı", "u" kaj "ü", ekz. en la finaĵo de la akuzativo: "-(y)ı", "-(y)a", "-(y)u" kaj "-(y)ü".

Variaĵo de la harmonio Antaŭaj vokaloj Vokaloj laŭ la harmonio
Granda vokalharmonio i, e i
ı, a ı
o, u u
ö, ü ü
Malgranda vokalharmonio i, e, ö, ü e
ı, a, o, u a

Asimilado[redakti | redakti fonton]

Krome estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj (b, c, d, g, ğ, j, l, m, n, r, v, y, z), kaj aliflanke senvoĉaj (ç, f, h, k, p, s, ş, t) konsonantoj. Tiel diratas türkçe (=en turka lingvo) sed fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.

Tial la finaĵo de la lokativo havas entute kvar variaĵojn "-da", "-de", "-ta", "-te", el kiuj "-da" kaj "-de" sekvas post voĉaj konsonatoj kaj "-ta" kaj "-te" sekvas post senvoĉaj konsonantoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de parolata turka lingvo:

Nasılsın, canım? Seni çok özledik, nereye gittin?

Kiel vi, kara mia? Vin tre sopiris ni, kien iris vi?

Esperante Turke
saluton merhaba
bonan matenon günaydın
adiaŭ güle güle
mi petas lütfen
dankon teșekkür ederim
jes evet
ne hayır
Turke Türkçe
Ĉu vi parolas angle? İngilizce konușabiliyor musunuz?
Mi nomiĝas ..... Benim adım ......
Kiel vi nomiĝas? Senin adın ne?

Fontoj[redakti | redakti fonton]