Genitivo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Hindeŭropaj kazoj
Nominativo
Genitivo
Dativo
Akuzativo
Vokativo
Ablativo
Lokativo
Instrumentalo

Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latina kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicion "de" kiel en la franca lingvo.

Ekzemploj:

latine: canis puellae

germane: der Hund des Mädchens

angle: the girl's dog

france: le chien de la fille

esperante: la hundo de la knabino

nederlande: de hond van het meisje

itale: il cane della ragazza

pole: pies dziewczyny

En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuzo, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas α Orionis.

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.russianlessons.net/grammar/nouns_genative.php
·  http://www.forumschoixpc.com/viewtopic.php?topic=53198&forum=10&post_flagged=398246&start=15#398246