Partitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La partitivo estas gramatika kazo en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna kaj estona, kiu esprimas unu parton de tutaĵo aŭ kolektivo. Ankaŭ prepozicioj aŭ/kaj postpozicioj povas regi la partitivon.

Memstara kazo[redakti | redakti fonton]

Finna[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo ĝi estas kutime objekta kazo, kies finaĵo dependas de la deklinacio kaj povas esti inter alie -a resp. -ä, -ta resp. - aŭ -tta resp. -ttä. La vokalo dependas de la vokalharmonio, dum ke la lasta konsonanto povas varii laŭ konsonanta alterno. La partitivo estas uzata:

  • se temas pri parto de io
    • Minä juon olutta. „Mi trinkas bieron.“
  • en negitaj frazoj
    • Meillä ei ole rahaa. „Ni ne havas monon.“
  • post numeraloj
    • kaksi euroa „du eŭroj"
  • ĉe verboj, kiuj esprimas sentojn
    • Minä rakastan sinua. „Mi amas vin.“

Estona[redakti | redakti fonton]

En la estona lingvo ĝi estas kazo, kies finaĵo kutime estas -t aŭ -d, plurale -it aŭ -id. Ĉe multaj vortoj krome la konsonantoj povas ŝanĝiĝi laŭ konsonanta alterno.

  • Soovin Teile tervist. „Mi deziras al vi sanon.“
  • kaks astat „du jaroj“

Funkcio de alia kazo[redakti | redakti fonton]

Latva[redakti | redakti fonton]

En la latva lingvo la genitivo povas ludi rolon de partitivo. Kutime la genitivo antaŭiras la rilatan vorton, sed en partitiva funkcio ĝi sekvas.[1]

  • glāze piena „glaso da lakto“ (komparu piena glāze „laktoglaso“)
  • daudz piena „multe da lakto“

Litova[redakti | redakti fonton]

En la litova lingvo la genitivo havas la funkcion de la partitivo:

  • Prašau duoti man vandens. „Bonvolu doni al mi "de la akvo".“

Anstataŭantaj prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvoj ne havas partitivon kaj anstataŭ ĝi uzas prepozicion.

En Esperanto la partitivo esprimiĝas per la partitiva prepozicio "da":

  • Mi aĉetas du litrojn da lakto.

En la franca kaj itala lingvoj la partitivo konstruiĝas per prepozicio esprimanta la devenon (de respektive di) kaj la difinita artikolo:

  • Est-ce qu'il a bu de l’alcool? „Ĉu li trinkis da alkoholo?“
  • Vorrei della carne? „Ĉu vi volas da viando?“

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holst nomas tion partitiver Genitiv „partitiva genitivo“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hillevi Low. Kauderwelsch Band 15, Finnisch Wort für Wort (en germana). Bielefeld: Reise KNOW HOW Verlag Peter Rump GmbH. ISBN 3-89416-014-4., paĝoj 30 kaj 35 (partitivo),
  • Irja Grönholm (2002). Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort (en germana). ISBN 3-89416-245-7., paĝoj 50-51 (kazoj), 52-54 (konsonanta alterno, kun ekzemplo de kazoj), 59-63 (prepozicioj kaj postpozicoj kun la regataj kazoj), 82 (ekzempla frazo)
  • Jan Hendrik Holst (2001). Lettische Grammatik (en germana). Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 3-87548-289-1., paĝo 199