Alativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alativo (mallongigite ALL, de la latina afferre "alporti") estas gramatika kazo, kiu esprimas direkton al iu celo (loko aŭ persono). Ĝi estas komplementa al la ablativo. Ĝi estas regula kazo, kiu ĉefe aperas en finn-ugraj lingvoj.

En diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo la alativo estas la kvina el la lokativaj kazoj, kun la baza signifo "sur + akuzativo; suriĝe". Ĝia finaĵo estas -lle, ekzemple pöytä (tablo) kaj pöydälle (sur tablon). Adicie, ĝi estas la logika komplemento de la adesivo por referenci al "esti ĉirkaŭ la loko". Ekzemple, koululle signifas "al la apudaĵo de la lernejo". Kun tempo, la uzo estas sama: ruokatunti (tagmanĝa paŭzo) kaj ... lähti ruokatunnille ("... iris al la tagmanĝa paŭzo").

La aliaj lokativoj en la finna estas:

En la estona lingvo[redakti | redakti fonton]

En la estona lingvo la alativo havas la finaĵon le.

  • tee „strato“ → tee-le „al (la) strato“
  • isa „patro“ → isa-le „al (la) patro“

En la hungara lingvo[redakti | redakti fonton]

En la hungara lingvo la alativo havas la finaĵon -hoz, -höz-hez, kiu do varias laŭ la vokalharmonio.

  • ház „domo“ → ház-hoz „al (la) domo“
  • elnök „prezidento“ → elnök-höz „al (la) prezidento“

En la litova lingvo[redakti | redakti fonton]

En la litova lingvo la alativo estas unu el la kvar sekundaraj kazoj (aldone, supozeble sub finn-ugra influo, estiĝintaj) loka kazo, ekz. miškop(i) „al (la) arbaro“, jūrosp(i) „al (la) maro“. En la hodiaŭa lingvo ĝi tamen estas nur ankoraŭ relikte konservita, la koncernaj formoj validas kiel adverboj, ekz. vakarop „vespere“, velniop „al la diablo“.

En la vaska lingvo[redakti | redakti fonton]

En la vaska lingvo la alativo havas la finaĵon -ra-era.

  • haran „valo“ → haran-era „al (la) valo“
  • Bilbo „Bilbao“ → Bilbo-ra „al Bilbao“

Alativo en esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto ne havas propran alativon, sed (same kiel en la germana kaj latino) oni uzas la akuzativon por tio.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La termino alativo ĝenerale uziĝas por la lativo en la plejparto da lingvoj, kiuj ne faras pli specifikajn distingojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la Inesivo.