Eŭska lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaska lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭska lingvo
Euskara
Mapo
Parolata en "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Nord-Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono
Denaskaj parolantoj inter 700.000 kaj 800.000
Fremdlingvo / dua lingvo por pli ol 200.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Izolita lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro (Hispanio)
Reguligita de Reĝa akademio de la eŭska lingvo (Euskaltzaindia)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 eu
  ISO 639-2 baq/eus
  SIL diversaj
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Specimeno
La Patro Nia:

Gure Aita, zeruetan zarena:
santu izan bedi zure Izena,
etor bedi zure erreinua,
egin bedi zure nahia,
zeruan bezala lurrean ere.
Emaiguzu gaur
egun hontako ogia;
barkatu gure zorrak,
guk ere gure zordunei
barkatzen diegunez gero;
eta ez gu tentaldira eraman,
baina atera gaitzazu gaitzetik.

La eŭska lingvo (propralingve euskara; en Esperanto unue nomata vaska laŭ la skribita formo de la hispana nomo[1]) estas lingvo parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Lingvistoj kredas, ke la eŭska estas izolita lingvo aŭ pli klare senparenca lingvo, do ke neniu alia lingvo estas en la sama lingva familio kun ĝi.

Laŭ la censo de 1991, la eŭska havas 660 000 denaske parolantojn (plejparte dulingvajn)[2]. El tiuj 500 000 loĝas en la parto de Eŭskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800 000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvo[redakti | redakti fonton]

Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".

Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Oni eĉ postulis, ke ĝi estis la antaŭbabela lingvo, parolita en Edeno. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkaziaj lingvoj aŭ al la Ibera lingvo. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la Iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.

Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke kartvela kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de ergativaj konstruaĵoj.

Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj de la Romianoj estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.

Kiam alvenis Romiaj koloniistoj al Iberio kaj Gaŭlio, la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj estis najbarantaj la unuajn hindeŭropanojn, nome Keltojn. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la eka Mezepoko, ĝia parolantaro etendiĝis orienten laŭ Pireneoj kaj suden en Rioĥo. Probable ankoraŭ restis parolantaro en Akvitanio.

Ĝi interefikis kun samteritoriaj latina, hispana, gaskona kaj okcitana lingvoj (la Franca ankoraŭ ne uzatis en suda Francio). Antaŭ la kristana rekonkero de Iberio ĝi ankaŭ kontaktetis kun lingvoj araba, mozaraba kaj hebrea. Lingvistoj hipotezas, ke la kvinvokala fonemaro de la hispana lingvo estas influo de la eŭska. De la esplorado de Louis Lucien Bonaparte, oni agnoskas plurajn dialektojn: biskaja, gipuska, Lapurda, malsupra navara, supraj navaraj.

La unua teksto trovata eŭske estas mezepokaj glosoj inter latinaj linioj en monaĥejo San Millán de Yuso (San Millán de la Cogolla, Rioĥo).

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La unua longa verkaĵo estas Linguae Vasconum Primitiae (16-a jarcento), goliardeca libro de pastro Beñat ETXEPARE. Dum Renesanco, burĝoj de Baiona kaj Protestantoj pelis la presadon de eŭskaj libroj. En la postaj jarcentoj, la lingvo restis kampara afero, kaj urbanoj kaj kleruloj preferis ĉu la hispanan ĉu la francan. La katolika eklezio predikis per ĝi. Dum jarcentoj, la malmultaj postrestantaj eŭsklingvaj libroj estis nur religiaj.

La unua plena gramatiko aperis en 1729.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Eŭskaj dialektoj

La unua ĵurnalo eŭsklingva aperis en San-Francisko inter migrintoj.

Fine de 19-a jarcento, la lingvo iĝis simbolo por Eŭska naciismo. Sabino Arana elpensis ortografion kaj multajn neologismojn por anstataŭi la latinidaĵojn. El tiu, restas ĉefe personnomoj kaj vortoj pri naciismaj konceptoj.

Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj elsendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto. Tamen, plimulto da eŭskoj ne komprenas la eŭskan, kaj pluraj nur pasive aŭ hejme uzas ĝin. Praktike, ĉiu eŭskiano parolas aŭ la hispanan aŭ la francan.

Dum la diktaturo de Francisco Franco la Eŭska estis kontraŭleĝigita en Hispanio. Bizaraj metodoj estis uzataj en provo tute forviŝi ĝin, ĉar ĝi estis konsiderita minaco kontraŭ la unueco de la Hispana ŝtato. Interalie, se infanoj parolis ĝin lerneje, ili ricevis punon. Rezulte de tio, tuta generacio estis hispanigita, kaj nur subtera movado vivtenadis la lingvon. Post la reĝima ŝanĝo, la Eŭska "ekfloris", kaj abundo da literaturo, muziko, kaj eĉ filmoj ekaperadis. Ĉiukaze, la denaska parolantaro daŭre malkreskis, kaj nur la futuro povos montri, ĉu la lastjara laborego de diversaj Eŭskaj organizoj sufiĉos por bremsi tiun evoluon. Certas, ke nun pli multaj homoj ol iam antaŭe lernadas la Eŭskan, kaj multaj el ili jam fariĝis euskaldunberriak - "novaj" eŭsklingvanoj.

La regiono aperanta supre (ruĝe)ne reprezentas la realon. Se ni volus reprezenti la lokon kie oni parolas denaske la eŭskan, la teritorio estus kvinono maksimume rilate al tiu de la raporto. La Eŭska Aŭtonoma Komunumo enhavas tri provincojn: Biskajo, Gipusko kaj Alavo. Gipusko estas la provinco kie la eŭska estas pli disvastigita. En la okcidenta duono de Biskajo, samkiel en la plej parto de Alavo, la plimulto ne parolas la eŭskan. Aliflanke, Alavo ĉirkaŭas grandan teritorion nomata Condado de Treviño apartenanta al la Kastilia Komunumo. Pri la komunumo ĉartrajta Navaro, nur en la nordokcidenta parto la eŭska estas gepatra lingvo. Ekzistas pluraj versioj de eŭska en diversaj zonoj, kio okazigas miskomprenojn inter la eŭskparolantoj men. En 1968 la "batua" (unuigita lingvo) estis kreita.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, granda parto el la vortokvanto estas latiniddevena. Tamen la kerno de la vortostoko restas nehindeŭropa, kion pravigas rigardo je ajna Eŭska teksto; ekzemple: bihotz "koro", buru "kapo", beltz "nigra", egun "tago", hamaika "dek unu", joan "iri", hondartza "strando", itsaso "maro", zakur "hundo", gabe "sen". Ne ekzistas akuzativo, sed ergativa sufikso -k markas la subjekton en objektohavaj frazoj: Gizona dator "La viro venas", sed Gizonak emakumea ikusten du "La viro vidas la virinon". La preferata vortordo estas subjekto objekto verbo, kaj kazojn markas sufiksoj kaj postpozicioj.

La nombrosistemo estas bazita je 20 anstataŭ 10. (Ekz.: 10 hamar, 20 hogei, 30 hogei ta hamar, 130 ehun ta hogei ta hamar). Ankaŭ la franca montras tiajn emojn pro kelta influo.

La vokalaro de la norma dialekto estas la sama kiel en Esperanto. Al la konsonantoj mankas interalie v kaj vortkomenca r: taberna "taverno", irrati "radiostacio". Konsonantkombinoj entute maloftas. Kie Esperanto distingas inter du sonoj S kaj Ŝ (kaj C kaj Ĉ), la Eŭska havas tri: Z (= antaŭdorsa-denta, tio estas, apud-denta s), S (= langopinta-alveola, ne-denta s), X (= ŝ) (kaj ankaŭ afrikatajn TZ, TS, TX). Duoblaj literoj dd, ll, ñ ("nn"), tt reprezentas palataligitajn versiojn de la respektivaj unuopaj literoj.

Verboj[redakti | redakti fonton]

Verboj de tipo "NOR" (KIU - subjekto)

IZAN estas la unua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR"

EGON, ETORRI, IBILI, JOAN estas kelkaj el la malmultaj plene konjugacieblaj verboj

IZAN estas estis
mi naiz nintzen
vi zara zinen
li/ŝi/ĝi da zen
ni gara ginen
vi zarete zineten
ili dira ziren


EGON restas restis
mi nago nengoen
vi zaude zeunden
li/ŝi/ĝi dago zegoen
ni gaude geunden
vi zaudete zeundeten
ili daude zeuden


ETORRI venas venis
mi nator nentorren
vi zatoz zentozen
li/ŝi/ĝi dator zetorren
ni gatoz gentozen
vi zatozte zentozten
ili datoz zetozen


IBILI marŝas marŝis
mi nabil nenbilen
vi zabiltza zenbiltzan
li/ŝi/ĝi dabil zebilen
ni gabiltza genbiltzan
vi zabiltzate zenbiltzaten
ili dabiltza zebiltzan


JOAN iras iris
mi noa nindoan
vi zoaz zindoazen
li/ŝi/ĝi doa zihoan
ni goaz gindoazen
vi zoazte zindoazten
ili doaz zihoazen


Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)

EDUKI kaj JAKIN estas eŭskaj verboj konjugacieblaj en "NOR-NORK"

EDUKI posedas ĝin posedas ilin posedis ĝin posedis ilin
mi daukat dauzkat neukan neuzkan
vi daukazu dauzkazu zeneukan zeneuzkan
li/ŝi/ĝi dauka dauzka zeukan zeuzkan
ni daukagu dauzkagu geneukan geneuzkan
vi daukazue dauzkazue zeneukaten zeneuzkaten
ili daukate dauzkate zeukaten zeuzkaten


JAKIN scias ĝin scias ilin sciis ĝin sciis ilin
mi dakit dakizkit nekien nekizkien
vi dakizu dakizkizu zenekien zenekizkien
li/ŝi/ĝi daki dakizki zekien zekizkien
ni dakigu dakizkigu genekien genekizkien
vi dakizue dakizkizue zenekiten zenekizkiten
ili dakite dakizkite zekiten zekizkiten


Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)

UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR-NORK"

UKAN -as min -as vin -as ĝin -as nin -as vin -as ilin
mi   zaitut dut   zaituztet ditut
vi nauzu   duzu gaituzu   dituzu
li/ŝi/ĝi nau zaitu du gaitu zaituzte ditu
ni   zaitugu dugu   zaituztegu ditugu
vi nauzue   duzue gaituzue   dituzue
ili naute zaituzte dute gaituzte zaituztete dituzte


UKAN -is min -is vin -is ĝin -is nin -is vin -is ilin
mi   zintudan nuen   zintuztedan nituen
vi ninduzun   zenuen gintuzun   zenituen
li/ŝi/ĝi ninduen zintuen zuen gintuen zintuzteen zituen
ni   zintugun genuen   zintuztegun genituen
vi ninduzuen   zenuten gintuzuen   zenituzten
ili ninduten zintuzten zuten gintuzten zintuzteten zituzten


Verboj de tipo "NOR-NORI-NORK" (KIUN-AL KIU-KIU - objekto-dativo-subjekto)

UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, ankaŭ konjugaciebla en "NOR-NORI-NORK"

UKAN -as ĝin al mi -as ĝin al vi -as ĝin al li/ŝi/ĝi -as ĝin al ni -as ĝin al vi -as ĝin al ili
mi   dizut diot   dizuet diet
vi didazu   diozu diguzu   diezu
li/ŝi/ĝi dit dizu dio digu dizue die
ni   dizugu diogu   dizuegu diegu
vi didazue   diozue diguzue   diezue
ili didate dizute diote digute dizuete diete


UKAN -as ilin al mi -as ilin al vi -as ilin al li/ŝi/ĝi -as ilin al ni -as ilin al vi -as ilin al ili
mi   dizkizut dizkiot   dizkizuet dizkiet
vi dizkidazu   dizkiozu dizkiguzu   dizkiezu
li/ŝi/ĝi dizkit dizkizu dizkio dizkigu dizkizue dizkie
ni   dizkizugu dizkiogu   dizkizuegu dizkiegu
vi dizkidazue   dizkiozue dizkiguzue   dizkiezue
ili dizkidate dizkizute dizkiote dizkigute dizkizuete dizkiete


UKAN -is ĝin al mi -is ĝin al vi -is ĝin al li/ŝi/ĝi -is ĝin al ni -is ĝin al vi -is ĝin al ili
mi   nizun nion   nizuen nien
vi zenidan   zenion zenigun   zenien
li/ŝi/ĝi zidan zizun zion zigun zizuen zien
ni   genizun genion   genizuen genien
vi zenidaten   zenioten zeniguten   zenieten
ili zidaten zizuten zioten ziguten zizueten zieten


UKAN -is ilin al mi -is ilin al vi -is ilin al li/ŝi/ĝi -is ilin al ni -is ilin al vi -is ilin al ili
mi   nizkizun nizkion   nizkizuen nizkien
vi zenizkidan   zenizkion zenizkigun   zenizkien
li/ŝi/ĝi zizkidan zizkizun zizkion zizkigun zizkizuen zizkien
ni   genizkizun genizkion   genizkizuen genizkien
vi zenizkidaten   zenizkioten zenizkiguten   zenizkieten
ili zizkidaten zizkizuten zizkioten zizkiguten zizkizueten zizkieten


Ĉefa fonto : Le Basque Unifié (Initiation) (Euskara Baturako Hastapenak), © Assimil, 1996

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Artikoleto "Nova gaela numerala sistemo" de Garbhan MacAoidh aperinta en revuo Monato de Novembro 1993, sciigas nin, ke "la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek". Ĝi krome atentigas, ke "Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj ne keltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla".

Estas interese rimarki, ke ankaŭ la eŭska lingvo uzas tian kalkulsistemon.

Jen la numerala sistemo de la eŭska lingvo :


      10 hamar 10
   1 bat   11 hamaika 10, ?
   2 bi   12 hamabi 10, 2
   3 hiru   13 hamahiru 10, 3
   4 lau   14 hamalau 10, 4
   5 bost   15 hamabost 10, 5
   6 sei   16 hamasei 10, 6
   7 zazpi   17 hamazazpi 10, 7
   8 zortzi   18 hamazortzi 10, 8
   9 bederatzi   19 hemeretzi 10, 9



  20 hogei 20
  21 hogeita bat 20 + 1
  22 hogeita bi 20 + 2
  23 hogeita hiru 20 + 3
  24 hogeita lau 20 + 4
  25 hogeita bost 20 + 5
  26 hogeita sei 20 + 6
  27 hogeita zazpi 20 + 7
  28 hogeita zortzi 20 + 8
  29 hogeita bederatzi 20 + 9
  30 hogeita hamar 20 + 10
  31 hogeita hamaika 20 + 11
  32 hogeita hamabi 20 + 12
  33 hogeita hamahiru 20 + 13
  34 hogeita hamalau 20 + 14
  35 hogeita hamabost 20 + 15
  36 hogeita hamasei 20 + 16
  37 hogeita hamazazpi 20 + 17
  38 hogeita hamazortzi 20 + 18
  39 hogeita hemeretzi 20 + 19
  40 berrogei 2 x 20
  50 berrogeita hamar 2 x 20 + 10
  60 hirurogei 3 x 20
  70 hirurogeita hamar 3 x 20 + 10
  80 laurogei 4 x 20
  90 laurogeita hamar 4 x 20 + 10
 100 ehun 100
 200 berrehun 2 x 100
1000 mila 1000


(ekzistas dialektaj variantoj, sed la principo estas ĝenerala)

Tiu kalkulsistemo estas rimarkinde kohera. Nombroj de 11 ĝis 19 uzas radikon "hama", dek, plus aldonan ciferon, similan al tiu de la unua kolumno, krom 11, kiu ŝajne estas formita per aldono de praa formo de cifero unu. Nombroj de 20 ĝis 90 uzas radikon "hogei", kiu povas esti multiplikata per 2 ("berr" = re-), 3 kaj 4. Laŭ-necese, oni aldonas "ta hamar", "ta hamaika", "ta hamabi"... tio estas "kaj 10", "kaj 11", "kaj 12"... Tia kohereco montras lingvan stabilecon, kvazaŭ la sistemo restus senŝanĝa ekde la komenco.

Kiel antaŭ-anoncite, tia kalkulsistemo troviĝas en keltaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Kvankam la vortoj estas malsamaj, tio montras ian universalecon de la homa pensmaniero aŭ elturniĝemo, kiel kalkuli, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalkuliloj kaj komputiloj.

La eŭska kaj ĵargonoj[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia aparteco, eŭskaj vortoj estis inkluzivitaj en hispangramatikaj ĵargonoj, kiujn nomadaj laboristoj el pluraj vilaĝoj de Hispanio uzis por kaŝi siajn interparolojn kontraŭ fremduloj. Foje la vortoj ŝanĝis signifon por esti pli nerekoneblaj. Surprizas, ke tiuj vilaĝoj neniam estis en eŭsklingva lando, kaj la migrado de la laboristoj malofte atingis Eŭskion. Ekzemploj de tiaj ĵargonoj estas mingaña ( [minganja], el eŭska mihingaina, "la lango") el Fuentelsaz kaj Milmarcos (Guadalajara), mascuence ( [maskŭense], el hispanlingva vascuence, "eŭska lingvo") kaj gacería [gaseria] el Cantalejo (Segovia).

La Eŭska elparolo[redakti | redakti fonton]

La Eŭska alfabeto havas la sekvajn literojn:

  • Vokaloj: A, E, I, O kaj U. Ĉiuj estas prononcataj kiel esperante.
    • En la Zubera dialekto ekzistas plia vokalo: Ü, kiu estas elparolata kiel franca U - ĝi estas anstataŭita de U en aliaj dialektoj.
  • Konsonantoj: B, D, F, G, H, J, K, L, M, N, P, R, T estas prononcataj kiel esperante.
    • DD reprezentas moligitan D. (iom simila al hungara gy kaj rusa дь).
    • H prononcatas nur en Nord-Eŭskio.
    • J prononcatas kiel esperanta Ĥ en Sud-Eŭskio, kiel J en Nord-Eŭskio kaj kiel Ĵ en Zubera dialekto[3].
    • LL prononcatas kiel hispana LL.
    • IN prononcatas kiel hispana Ñ.
    • R prononcatas forte antaŭ konsonanto, malforte antaŭ vokalo - povas okazi konfuzo en vortfino, kie ĝi reprezentas ĉu R, ĉu RR, kiuj fakte estas 2 apartaj fonemoj.
    • S prononcatas meze inter esperantaj S kaj Ŝ.
    • TS reprezentas kombinon de T kaj S.
    • TT reprezentas moligitan T. (iom simila al hungara ty kaj rusa ть).
    • TX reprezentas kombinon de T kaj X kaj prononcatas kiel esperanta Ĉ.
    • TZ reprezentas kombinon de T kaj Z kaj prononcatas kiel esperanta C.
    • X prononcatas kiel esperanta Ŝ.
    • Z prononcatas kiel (senvoĉa!) S tuj malantaŭ la dentoj. En kelkaj variantoj de la Eŭska la tradicia diferenco inter S kaj Z (kaj TS kaj TZ) malaperis.

(Noto: Mankas klarigi la elparolon de TS kaj la elparolaj ŝanĝoj.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon pri eŭsklingva literaturo.

Ekzistas tradukoj en Esperanto de verkoj de:

Eŭskaj vortoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

roko[4], Eŭska (aŭ Vaska), bojno (ĉapspeco), ĉamaro (virina vesto el la jarcentoj 15-a kaj 16-a), zarzuelo (muzikteatro hispania), silueto[5], bizara[6], foruo[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pli proksime al la hispana elparolo estus baska
  2. http://www.lingvo.info/lf/euska.php?lingvo=eo
  3. Le basque pour les nuls, paĝo 19
  4. Etimologio necertas, sed povas veni el Eŭska harroka (laŭ André Cherpillod)
  5. Laŭ eŭski-devena franciano Etienne de Silhouette, iom grava politikisto dum la 18-a jarcento - norm-eŭske Zuloeta: Truarego (Zulo "truo" + -eta "ejo abunda je")
  6. Eŭske: bizar = barbo
  7. El latina forum

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.