Eŭska toponimio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭska toponimio analizas la eŭskajn toponimojn, t.e. nomoj de lokoj ĝenerale, de loĝlokoj (vilaĝo aŭ domo) aparte.

Pro tio ke pireneaj familioj estas nomataj laŭ la nomoj de siaj domoj, tiuj toponimoj klarigas la plejmulton el la patronomoj de eŭska deveno.

La sep provincoj de Eŭsklando
Araba = Alavo
Bizkaia = Biskajo
Gipuzkoa = Gipusko
Nafarroa = Navaro
Lapurdi = Lapurdo
Nafaroa Beherea = Malsupra Navaro
Zuberoa = Zubero

Klasifiko de eŭskaj toponimoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi la modernajn nomojn, kiuj sekvis la evoluon de la lingvo, kaj tiel restas kompreneblaj de la eŭska, disde pli malnovaj toponimoj, karaterizaj de la pirenea areo supozata eŭsklingva, tamen ofte malfacile interpreteblaj.

Modernaj toponimoj[redakti | redakti fonton]

Tipologio[redakti | redakti fonton]

Pro tio ke la eŭska estas aglutina lingvo, ne estas malofte trovi iom longajn eŭskajn toponimojn. Plej ofte, tamen, temas pri toponimoj konsistantaj el du terminoj:

  1. radiko rilata al vegetaĵaro aŭ topografio
  2. kolektivo, lokativo aŭ kvalifikativo

Oni ankaŭ trovas simple Larre « paŝtejo », Mendi « monto », Bizkai / Biscay « sprono »…

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro - almenaŭ la plej specifaj specoj aŭ postulantaj apartan grundon - montriĝas utila rimedo por identigi lokon kaj uzon, kiu povas rezulti. Multaj toponimoj baziĝas sur nomoj de vegetaĵoj.

La ĉefaj vegetaĵoj estas:

  • ametz 'Pirenea kverko': Ameztoi (Amestoy) 'kverkejo'…
  • areitz, haritz 'kverko': Hariztoi (Haristoy), Harizkun 'kverkejo'
  • arantza 'dorno': Arantzadi, Arantzatsu 'dornejo'
  • astigar, azkar 'acero': Astigarraga
  • gorosti 'Ilekso': Gorostiaga = Gorostidi = Gorostiz(a) = Gorostieta = Gorostarrazu 'ileksejo'
  • haltz 'ulmo': Haltzu(a) (Halsou) 'ulmejo'
  • intxaur(tz) 'Juglando': Intxauspe 'sub la juglandoj'
  • lizar 'frakseno': Lizardi, Lizarrantzu (Lizarazu, Lichans, Licerasse), Lizarraga, Lizarreta (Lejarreta) 'fraksenejo'
  • sahats 'saliko': Sahasti 'salikejo', Sagaspe 'sub la salikoj'
  • urritz 'avelujo': Urrizti, Urrizterrazu 'avelujejo'
  • zuhar 'ulmo', Zuhaitz 'arbo': Zuhar(ra) (Suhare), Zuhaizti (Suhast), Zuhaizkun (Suhescun), Zuhatzu (Zuazo) 'ulmejo'
  • zurzu 'ligno': ofte troviĝas ĉe la komenco de arbo-nomoj Zurzuri 'poplo', aŭ de elementoj el ligno Zureria 'ĉarpentaĵo'

Arbustoj de senkultivejoj:

  • ihi 'junko': Idoi, Ihitzeaga (Iceaga) 'junkejo', Ihitzarte(a) (Ihitçart) 'inter junkejoj'
  • ilharre, txilar 'eriko': Ilhardoy 'erikejo'
  • iratze 'filiko': Iratzabal 'erikejo vasta'
  • othe 'ulekso': Othaiz < othe + -iz 'uleksejo'

Al ili oni aldonas sufiksojn kiuj karakterizas lokon aŭ lokiĝon:

  • loko: -eta, -aga, -itz, -doi > -di, -azu
  • lokiĝo: -pe « sub », ondo, hegi « apud, ĉe »…
  • tipo de loko: ibar « valo »…
  • adjektivo: zabal « vasta »…

Kolektivoj, ofte fosiliaj, ne alportas apartan informon.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Bestoj ne tiel specife karakterizas lokon kiel vegetaĵaro. Tamen kelkaj nomoj ŝajnas referenci al ili:

  • Artzamendi (monto en Itxassou) estas loke interpretita kiel hartz mendi « monto de la urso ». Sed temas nur pri popola etimologio: la nomo fakte estas pleonasma toponimo « monto monto » per unua termino bazita sur la radiko (k)harr} — « ŝtono, roko ».
  • Otxondo analiziĝas kiel loko apud « lupoj ». Ĉu ankaŭ ĉi tie suspekti toponimojn en otso, oxo « lupo » pri popola etimologio? Verŝajne, ĉar en la Mezepoko al ili korespondas radiko gotso — aparta de persona nomo otso « lupo ».
  • Otxogorrigagna signifas « supro de la ruĝa lupo ».
  • Hartzapasia signifas « urs-pasejo ».
  • Oxocelhaya signifas « lup-placo ».
  • Auñamendi signifas « kaprid-monto ».

Multaj eŭskaj loknomoj referencas al urso kaj lupo.

Topografio kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj topografiaj temoj estas:

  • (k)harr — « ŝtono »: Arrhegi < harr- + hegi 'bordo de roko', Harluzeaga (Arluciaga) 'loko de roko longa', Harrieta (Harriet, Arette) 'al ŝtonoj', Harbide 'vojo de ŝtonoj', (uzata kiel materialo en Harretxe, Harzubi…)
  • haitzaitz 'ŝtono, roko': Aitzgorri 'roko ruĝa', Haizpuru(a) (Aizpurua, Azpuru(a), Aspuru) = Haitz buru 'fino de roko', aizpe (aspe) 'sub krutaĵo'
  • haran, ibar 'valo': Haranbeltz 'valo nigra', Haranburu (Haramboure) = Ibarburu (Ibarboure) 'val-fundo'
  • basa-, oihan, 'bosko, arbaro': Basaburu, Oihanburu (Oyhamboure…) 'rando de arbaro', Oihartzun (Oiartzun, Oyharsun, Oyarzun) 'arbarejo'
  • bide 'vojo': Bidarte (Bidart), Bidegain 'supra vojo'
  • larre, lar- 'paŝtejo': Larralde 'apud paŝtejo', Larressore < Larresoro 'kampo en paŝtejo', Larrun (La Rhune < Larr-hun, Laruns) 'paŝtejo bona'
  • mendi 'monto': Mendibil 'monto ronda', Mendiluze 'monto longa'
  • ur 'akvo': Uhalde 'apud akvo', Uharte 'inter akvoj'
  • ithur 'fonto, fontano': Ithurralde 'apud fontano', Ithurbide 'vojo de la fonto', Iturrebaso 'bosko de la fonto'
  • aintzi 'marĉo': Antxarte 'inter marĉoj'
  • lohi 'koto': Lohiola (Loyola) 'kabano de la kotejo', Lohitzun (Lohitçun) 'marĉo'
  • eliza 'preĝejo': Elizetxe 'preĝeja domo'
  • olha 'kabano; forĝejo': Olazabal 'kabano vasta'
  • gaztelu 'kastelo': Gaztelubide 'kastela vojo'
  • zubi 'ponto': el zu ligno kaj ibi vadejo, Zubiburu 'pont-ekstremo'

Oni trovas ilin asociitaj al:

  • lokiĝoj: alde 'apud', arte 'inter', -hegi 'rando', buru, guren 'ekstremo', gibel 'post'…
  • tipo de loko: bide 'vojo'…
  • adjektivoj: beltz 'nigra', bil 'ronda', luze 'longa', zabal 'vasta', zorrotz 'akra'…
  • pligrandigiloj: -atz

Freŝdataj domoj[redakti | redakti fonton]

Freŝdataj domoj estas ofte nomataj « domo » + kvalifikativo:

  • etxe, etxa- 'domo': Etxegarai = Etxegoihen = Goihenetxe = Goikoetxea 'domo en la supro', Etxe gorri (Etchegorry) 'domo ruĝa', Etxarri (Etcharry) < Etxe sarhi(a), Javierre < Etxaberri = etxe berri (Echavarria, Etcheverry) 'domo nova'…
  • jauregi, salha 'kastelo', 'domo': Jauregi berri (Jaureguiberry) 'kastelo nova', Salhagoiti 'domo en la supro'…
  • herri 'vilaĝo': Herriberry 'vilaĝo nova', Euskal Herria 'Eŭsklando'
  • iri, huri 'urbo' > 'urbocentro': Iriarte (Iriart) 'interurbo'…

kune kun determiniloj:

  • lokiĝo: behere, barne, barren 'malalta', arte 'inter', goihen, goiti, garai 'alto, supro'…
  • loko: mendi 'monto', sarhi
  • adjektivo: berri 'nova', zahar 'malnova'…

Ordo de determiniloj estas malfirma:

  • barren-etxe = etxebarne 'domo en la fundo'
  • Ibarretxe 'domo en la valo' aliflanke Etxemendi (Etchemendy) 'domo en la monto'

Metioj, industrioj[redakti | redakti fonton]

La metiejoj de metiistoj estas ofte signalitaj per -tegi:

  • Hargindegi(a) (Harguindeguy) 'masonejo'
  • Aroztegi(a) (Harozteguy, Aroztegui, Arostegui) 'forĝejo'

Notindas ke eŭskoj ne nomis sin 'ĉarpentisto' (zurgin) sed 'ĉarpentejo' (zurgindegi).

Notu ankaŭ la nomon:

  • Arrozpide(a): « vojo de la forĝejo » (eble komprenata kiel « vojo de fremduloj » pro konfuzo kun arrotz fremdulo).

Nomoj de personoj[redakti | redakti fonton]

Oni ĉiam atribuas nomon de domo al novalvenintoj. Tamen tiu nomo povas referenci al la loĝanto, lia antaŭnomo, lia deveno aŭ lia metio:

1) nomoj en -ena, -enea (grafio -nea estas restaĵo de deklinacio).

  • Martikorena 'domo de Marticot',
  • Xoantokorena, Juantorena, ' domo de Joĉjo',
  • Ponetbeltxenea 'domo de 'ĉapo nigra'
  • Musdehalsuenea 'domo de Sinjoro de Halsou'.
  • Martinharginaenea 'domo de Martin masonisto'
  • Dantzarienea (Dancharia, Dantxarinea…) 'domo de dancisto'
  • Arotzena (Arocena, Arozena, Arotxena…), Arotzetxe (Arrotsétché) 'domo de forĝisto'

2) nomoj en -tegi

  • Lopetegi, Jaimetegi… « domo de Lupe, Jaime… »
  • Arlandea, Silbendea, Manexunde(a) « domo de Roland (Arrolan), de Sylvain, de Maneixun (Joĉjo)… »

Nomoj de sanktuloj[redakti | redakti fonton]

Iuj vilaĝoj ŝuldas siajn nomojn al paroĥaj sanktuloj. En Eŭsklando, oni atribuas la titolon don 'sinjoro', donante la nomojn:

  • Donostia < Don Sostia < Don Sebastiao « Sankta Sebastiano »
  • Donoztiri < Don Ezteben iri « urbo de Sankta Stefano ».
  • Donibane < don Iban: « Sankta Johano ».

Plibonigiloj[redakti | redakti fonton]

La gaskonaj plibonigiloj Betbeder (betj bedè), Bonlòc estis adaptitaj en la eŭska:

  • Bista eder « vido bela »
  • Leku ona « loko bona »

Same, modernaj vilaoj ofte afiŝas nomojn kiel:

  • Gure xokoa « nia loketo »
  • Bakean « pace »
  • Hemen ongi « ĉi tie bone »
  • Haurrendako « por la infanoj »
  • Izengabea « sennoma », ktp.

Nomoj de riveroj[redakti | redakti fonton]

Kiel vidite, eŭskoj scipovas atribui specifajn nomojn al multaj lokoj, kiuj tamen similas unu la alian. Ne ekzistas tiom granda varieco koncerne akvofluojn.

Apud fosiliaj hidronimoj, vivantaj nomoj atribuitaj al riveroj estas:

  • ĉu simplaj hidronimoj: Haran 'valo', Urhabia, Urrobi 'akvo-truo', Ibai rivero (antaŭe bai > Baigorri, Baiona), Xurrut 'rojo', Lats 'eta rojo'…
  • ĉu loknomo karakteriza en la najbareco de la akvofluo: Arbelua / Arberoue 'ardezejo', [loknomo]-eko erreka 'rivero de …'

Malnovaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Eŭska prahistorio[redakti | redakti fonton]

Epoko de nomadaj ĉasistoj - Paleolitik-devena toponimio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj toponimoj estas tre malnovaj kaj radikas el la epoko de nomadaj ĉasistoj (paleolitiko). Tiuj praaj toponimoj estas ĉefe ligitaj al reliefo aŭ al hidrologio.

Tio notinde estas la kazo de radiko 'ŝtono, roko': eŭske (k)harr-, armena khar, irlanda carraig ktp.

Oni trovas ĝin en Francio kiel deveno de plej diversaj toponimoj kiaj:

  • Carcassonne, Carqueiranne, Garmendia, Garazi (kaj Gréciette), Caralp, Aravis, Arize, Ars-en-Ré, Artzamendi

En la senco de 'ŝtonoza rivero', oni ŝuldas al ĝi nomojn kiaj Garono, CharenteCher.

Ĝia eŭska derivaĵo ()ar-pe "sub la rokoj" estas plej disvastigata temo de la eŭropa toponimio, sub la variantoj:

Inter la ceteraj vaste disvatigataj radikoj atribueblaj al la eŭsklingva fundo, eblas citi:

  • *kan 'supro': Arcangues < Arkhangoiz(a), Cannes, Cagnes, le Canet
  • *bun, munho 'Tumulo': Bunus < Bunoz, Munĥeno (Bavario; popola etimologio per 'monaĥo'), Monako < *Monoecu-, Monein
  • ibar *'rivero' > 'valo': Iberio, Ebro, Ebron (Aragono, Provenco), Ibar (Montenegro, Kosovo, Serbio), Ebrach, Ibra (Germanio), Ybbs (Aŭstrio)… kaj ties derivaĵo
  • ibai 'rivero' > 'golfo': Baía / Bahia (Brazilo), Wey, Wye (Anglio, Kimrio), Bajono < *Baiun(a), Baigorri, ktp.
  • Valo de Aran: de aran, valo.

Élisabeth Hamel kaj Theo Vennemann, en sia artikolo: « Le basque fut la langue primitive du continent », subtenas ke en Germanio, toponimoj en ibar 'valo' estas reinterpretataj en eber 'apro'. Aliaj restas fidelaj al klarigo per kelta eburos 'taksuso'.

Agrikulturo - Neolitikaj influoj[redakti | redakti fonton]

Neolitiko favoris interŝanĝojn inter oriento kaj okcidento de Mediteraneo.

La sumera koncepto uru 'civito' retroviĝas en iri, irun, suda huri 'domajno' > 'urbo' tiel gravaj por la eŭska toponimio (Kf. Antikvaj toponimoj):

  • Iruno, Iruñea (kun moligo pro eŭska deklinacio), Oloron < Iluro (kun latina l = eŭska r ).

Bronzepoko - Urno-entombigaj influoj[redakti | redakti fonton]

Eŭsklando ekkonis Metalepokon kun forta urno-entombiga influo (unuaj hindeŭropaj parolantoj), kiel atestas multnombraj "harrespil" (etaj kromleĥoj) kiuj disvolviĝis sur la suproj antaŭ 3000 jaroj. Verŝajne al tiuj moviĝoj ŝuldiĝas la alveno de iuj vortoj kia erreka (slavaj lingvoj reka) kiu anstataŭas la pirenean vorton lats(a) 'rojeto'.

Ferepoko - Keltaj influoj[redakti | redakti fonton]

Iom poste, Eŭsklando ekkonis ferepokon. El tiu epoko datiĝus dualeco Arotz / Arrotz kiuj signifas respektive 'forĝisto' kaj 'fremdulo'.

Kvankam Keltoj trairis Pireneojn por setliĝi sude de Ebro kaj en la okcidento de la Iberia duoninsulo, ili postlasis malmultajn spurojn de sia trairo krom en valo de Garono.

La eŭska prezentas kelkajn freŝajn pruntojn kia landa 'senkultivejo', kaj multajn vortojn komunajn al la eŭska kaj al la kelta kiaj:

  • eŭsk. hartz = kelt. arth 'urso' (radiko de la nomo de 'Reĝo Arturo', bretona arzh, urso) hind-eŭropa vorto,
  • zubera tusuri 'demono' = gaŭla dūsius 'malbonulo' ≈ angla dizzy 'kapturna'
  • eŭsk. andere 'damo' = kelt. andera 'junulino', 'bovinido',
  • eŭsk. mando 'mulo' ('poneo' en la gaŭla)
  • eŭsk. muttur 'ekstremo' = malnov-irl. moth 'peniso', ktp.

Tiuj pruntoj estas klarigeblaj tiom per antaŭaj komunaj influoj (unuaj Hindeŭropanoj, megalita civilizacio, ktp.) kiom per geografia proksimeco dum longa daŭro (500 jaroj).

Antikvaj toponimoj[redakti | redakti fonton]

La demografia ekspansio produktis loknomojn kiaj Iri berri 'domajno nova'. Kun ĝia varianto Irun berri, ĝi konsistigas unu el la protohistoriaj urbonomoj konsiderataj kiel plej disvatigataj en la akvitani-iberia areo:

  • Auch (Elimberrum, Eliberris), Lombez (Ilumberris, Gers), Irunberri / Lumbier (Navaro), Lombers (Tarn), Elna / Elne (Illiberri), Elvira (Iliberri), Granada / Granado (Hispanio) (Illiberis; Andaluzio)…

Tamen notindas, ke tiu tezo estas disputata: kelta deveno estas demonstrata en ĉiuj tiuj toponimoj kaj aliaj similaj ekster la akvitani-iberia areo.

Sud-okcidente de la eŭsklingva areo, la varianto Huri barri (Ullibarri) elstaras. La malforta eŭska r korespondas al la latina l.

La sufikso -iz(a), -itz(a) formas hodiaŭ multajn nomojn de domajnoj baziĝante sur:

  • toponimo: Aldama / Aldamiz, Etxano / Etxaniz, Garro / Garroitz, Orba / Orbaiz(eta)
  • vegetaĵo: Zalgiz(a) (Sauguis), Biarritz < *Be(r)arritz
  • aŭ alia apartaĵo: Ustaritz < *Uztarritz 'palis-domajno'…

Ĝi estas atestita ekde antikveco en la toponimo Iturissa norde de Pamplono. Pli sude, Tarazona estas malnova Turiazu ankaŭ bazita sur Iturri 'fontano'.

Male, estas pli malfacile rekoni la urbon Oiartzun (Gipusko) en la antikva Oeasso tiom la grafio estas proksimuma.

La eŭska sufikso -oz(a), gaskona -os(se) \ -òç(a) kaj aragona -ués konsistigis multajn nomojn de vilaĝoj en la vaskona areo:

  • Uztarroz 'palisejo', Mendoza 'montejo', Garros, Garrotxa 'montejo', Biscarrués = Biscarrosse 'teramasejo'…

En la keltigitaj regionoj, novaj toponimoj reuzas la eŭskajn radikojn. Ekzemple Conimbriga (Coimbra Portugalio) devenus de la eŭska goin kaj de la kelta briga kiuj signifas ekzakte la saman aferon (alto).

Romanigado[redakti | redakti fonton]

La sufikso -os ankaŭ formis nomojn de akvitani-romiaj domajnoj vidalvide al gaŭl-romiaj nomoj en -acum:

  • Baliros "domajno de Valerius".

Male, la sufikso -acum kombiniĝas kun akvitaniaj nomoj kiaj:

  • Séméac "domajno de Semeno", derivaĵo de seme = 'filo'.

Trans Pireneoj, la latina sufikso -anus fariĝas -ao:

  • Amillao < Aemilianus 'domajno de Émile '.

Ioma konfuzo ekestas inter sufiksoj -ano romanaj kaj lokaj nomoj en -ann.

Alia sufikso, -áin, ebligis formi nomojn de domajno surbaze de la nomo de ties fondinto, ĉefe en Navara Forua Komunumo kaj en Zubero:

  • Belascoáin 'domajno de Belazko ', Ansoáin 'domajno de Santso ', Garindein 'domajno de Galindo '…

Ĝermanaj toponimoj[redakti | redakti fonton]

Biarritz < beariz (1150) < *viaric < *wia-reiks?[1]

Mezepokaj toponimoj[redakti | redakti fonton]

La loko cedita de romia administracio estis parte okupita de Visigotoj. Ili postlasis la ĝermanan vorton saal > france salle 'nobela domo'. La sufiksoj -eng(us) > -enx ne koncernas Eŭsklandon: Libarrenx estas fantazia grafio por Iribarren.

En Nord-Eŭskio, la mezepoka dokumentado ĝenerale alportas malmultajn novajn informojn pri nomoj de vilaĝoj.

Maksimume oni notas tie:

  • la grandan nestabilecon de gafioj de la nomo Louhossoa (Lourhousane en 1595, Lahaussoa en 1683, Louhossiüa en 1690)
  • ke Hasparren estas malnova Ahaitz-barren(a) > Ahaizparren(a) (Ahezbarrene en 1247), kontraŭdirante la popolan etimologion haritz barne.

En Sud-Eŭskio male, nomoj de vilaĝoj registritaj en 1025 en la reja de San Millán estas tre instruaj.

Oni notas tie:

  • abundon de aspiracioj (ĝis 3 en Harhahia, nun Araia) en regiono kiu poste forlasis ilin.
  • uzon de g por marki palataligon (ng > ñ, lg > ll, Gogate nun Ochate)
  • ĉeeston de sufiksoj -zaha (nun -tza), -ahin
  • nomojn de domajno en (g)gana: Lopeggana, Licingana
  • ke Apellaniz estis malnova Apinganiz, ktp.

Tiuj malnovaj eŭskaj nomoj substrekas ke parto de la tiu-epoka lingvistika heredaĵo estas definitive perdita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joaquin Gorrochategui Churruca: Estudio sobre la onomastica indigena de Aquitania (Euskal Herriko Unibertsitatea, 1984) ISBN 84-7585-013-8
  • Luis Michelena: Textos arcaicos vascos
  • Jean-Baptiste Orpustan: Toponymie basque (Presses universitaires de Bordeaux, 1997) ISBN 2-86781-095-7
  • Joan Coromines: Sobre la historia de la Lengua Vasca
  • Joan Coromines: La Survivance du basque jusqu'au bas Moyen Âge. Phénomènes de bilinguisme dans les Pyrénées centrales". (IV congrès international de sciences onomastiques, Munĥeno)
  • Michel Grosclaude: Dictionnaire toponymique des communes du Béarn (Escola Gaston Febus, 1991).
  • Éric Vial: Les noms de villes et de villages (Belin, collection le français retrouvé, 1983) ISBN 2701104769
  • Gerhard. Rohlfs: Le Gascon, 1935.
  • Julio Caro Baroja: Materiales para una historia de la lengua vasca en su relacion con la latina (Txertoa, ) ISBN 84-7148-254-1.
  • Luis Michelena: Apellidos vascos (Txertoa, ) ISBN 84-7148-008-5.
  • Albert Dauzat et Charles Rostaing: Dictionnaire étymologique des noms de lieux en France (Larousse 1963, elĉerpita, represado Librairie Guénégaud, 1978)
  • André Cherpillod: Dictionnaire étymologique des noms géographiques (Masson 1986) ISBN 2-225-81038-9.
  • Marc Large: "Xan de l'Ours, la légende de l'homme sauvage", Ed.Cairn, antaŭparolo de Renaud.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Toponymie basque en la franca Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.