Pyrénées-Orientales

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pyrénées-Orientales (66)
Arms of the Pyrénées-Orientales.svg
Informoj
Regiono : Langvedoko-Rusiljono
Prefektejo : Perpignan
Subprefektejoj : Céret
Prades
Loĝantaro
 - Suma (2005)
 - Loĝdenso

412 685 loĝantoj
95 loĝantoj/km²
Areo 4 116 km²
Arondismentoj 3
Kantonoj 31
Komunumoj 226
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Christian Bourquin
Situo en Francio
Pyrénées-Orientales-Position.png

Orientaj Pireneoj (Pyrénées Orientales) [pirene orjãtal] estas unu el la kvin departementoj de la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi plejparte sekvas la malnovajn limojn de la provinco Rusiljono (france : Roussillon, katalune : Rosselló, kastilie : Rosellón), kaj estas la sola departemento de tiu regiono kie oni parolas la la katalunan lingvon en aparta dialekto : la Nord-kataluna (vidu artikolon en la kataluna Vikipedio), kune kun la franca kaj la okcitana. Rusiljono estas la norda parto de Katalunio (Nord-Katalunio).

Ĝi etendiĝas sur 4 087 km² kaj havas 391 990 loĝantojn. La ĉefurbo estas Perpignan [perpinjã], katalune Perpinyà [parpinja]. La departemento tute enhavas 226 komunumojn.

Enhavo

Geografio [redakti]

Situante ĉe la Mediteranea marbordo, tiu ĉi departemento posedas ankaŭ sur sia teritorio parton de la Pireneoj. Pro tio ĝi ĝuas grandegan diversecon da pejzaĝoj.

Ekonomio [redakti]

La ekonomia vivo konsistas el agrikulturo (kultivado de legomoj kaj fruktoj, vinberejoj, bredado en la montaraj zonoj), fiŝkaptado en la Mediteranea maro, sed estas malmulte da industrioj.

Turismo [redakti]

Turismo ludas apartan rolon dank'al la bela marbordo (longaj plaĝoj, fiŝkaptistaj vilaĝetoj kiel Collioure, plezurhavenoj en Port-BarcarèsSaint-Cyprien), la montaro kun ĉiaj sportoj (ekskursado, akvosportoj, skiado, …), ban-urboj inter la plej famaj de Francio (Amélie-les-Bains-Palalda, Le Boulou, Vernet-les-Bains).

Vidu ankaŭ [redakti]