Haute-Garonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haute-Garonne
Insigno de Haute-Garonne
Situo de Haute-Garonne
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Numero 31
Prefektejo Tuluzo
Subprefektejoj Saint-Gaudens
Muret
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Pierre Izard
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 264 154 (2012)
Loĝdenso 200,4 loĝ./km2
Areo 6 309,3 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 53
Interkomunumoj 28
Komunumoj 589
v  d  r
Information icon.svg

Haute-Garonne [ot ɡaʁɔn] (aŭ okcitane Nauta Garona [naŭto garuno]) estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. La departemento entute enhavas 589 komunumojn.

Ĝia nomo signifas “supra Garono”, ĉar la rivero Garono naskiĝas en la montaro Pireneoj kaj trafluas la tutan departementon. Tiu departemento etendiĝas sur surfaco de 6 309,3 km2 kaj havas loĝantaron de 1 264 154[1]. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj departementoj de tuta Francio, ĉefe danke al sia dinamika ĉefurbo Tuluzo.

Mapo

La suda parto de la departemento situas en la montaro Pireneoj, ofte superante 3000 metrojn de alteco, la centra kaj norda partoj konsistas el larĝaj valoj kaj montetoj.

Bredado estas unu el la ĉefaj agrikulturaj aktivecoj, kune kun kultivado de cerealoj (tritiko, maizo). En la ĉefurbo Tuluzo koncentriĝas multaj modernaj industrioj (aeronaŭtiko, konstruado de Airbus aviadiloj, konstruado de satelitoj, multnombraj sciencaj laboratorioj,…). Tuluzo estas ankaŭ la dua plej granda universitata urbo en Francio kun pli ol 100 000 studentoj.

Haute-Garonne estas riĉa departemento en kiu turismo ludas gravan rolon: (Tuluzo) kun siaj monumentoj el la mezepoko (monaĥejoj, preĝejoj, baziliko romanika de St Sernin), kaj el la renesanco, multaj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, prahistoriaj grotoj, ban-urboj, ĉiuj vintraj aŭ someraj sportoj en la Pireneoj (skiado, ekskursado…).


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]