Pireneoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Pireneoj
Centraj Pireneoj
Centraj Pireneoj
La plej alta punkto Aneto (3.404 m)
Kontinento Eŭropo
Ŝtatoj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Andoro.svg Andoro
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de Pireneoj
Lac blanc superieur du Neouvielle.png

Pireneoj (france: Pyrénées, katalune: Pirineus, hispane: Pireneos), estas montara sistemo inter Francio norde, kaj Hispanio sude (kaj iuloke, inter tiuj du kaj Andoro, kies areo tute konsistas el pirenea montaro).

Pireneoj etendiĝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo pli ol 430 km, kiel natura limo inter Francio kaj Hispanio.

Plej altaj pintoj: Aneto: 3404 m en Hispanio, Vignemale: 3298 m en Francio.

Je la franca flanko de la montaro situas samnoma Nacia Parko.

La montaro ekestis pro kolizio inter Iberio kaj la Eŭropa kontinento dum la alpina orogenezo (montariĝo), ekde antaŭ ĉ. 50 milionoj da jaraoj ĝis hodiaŭ.

Ambaŭflanke de Pireneoj ekzistas naciaj parkoj, inter kiuj la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido kaj la Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]