Aneto (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aneto
Cima aneto-01.jpg
Pinto de la monto
Alteco 3 404 m m
Situo Flag of Aragon.svg Aragono
Montaro Pireneoj
Koordinatoj 42°38′N 00°40′E  /  42.633°N, 0.667°O / 42.633; 0.667 (Aneto (monto))
Unua grimpo 10-a de julio 1842
Plej facila montgrimpo Norde, tra la glaĉero, el ŝirmogastejo La Renclusa.
v  d  r
Information icon.svg

Aneto (Pico de Aneto) estas la plej alta pinto de la Pireneoj, kun 3.404 metroj de alteco. La monto staras nord-oriente de Aragono, en Hispanio.

En Aneto troviĝas la plej granda Pirenea glaĉero, kiu kovris 79,6 hektaroj de areo en 2005.

Ĝi situas en el Natura Parko Posets-Maladeta, en la municipo de Benasque, provinco de Huesca, regiono de Aragono, en Hispanio.

Ĝi formas parton de la montaro de la Maladeta kaj, situa en la zono de la valo de Benasko, estas konstituita de terenoj de la Paleozoiko de natura granita kaj materialoj de la Mezozoiko. En la norda flanko, super 2.810 m proksimume, sidejas la plej granda glaĉero de la Pireneoj, kun ĉirkaŭ 100 ha de areo. Ĝi, kiel ĉe multaj aliaj en la mondo, ege malpliiĝas kiel konsekvenco de la klimata ŝanĝo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la lastaj 100 jaroj ĝi perdis pli da duono de sia areo, kaj ke post 30 aŭ 40 jaroj ĝi povus malaperi.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo pri fandiĝo de la glaĉero de Aneto de GreenPeace