Benasque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benasque
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 306  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 0° 31′ O (mapo)42.6047222222220.52333333333334Koordinatoj: 42° 36′ N, 0° 31′ O (mapo) [+]
Alto 1 138 m [+]
Areo 233,195637 km² (2 331 9.5 637 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benasque (Provinco Ŭesko)
Benasque (Provinco Ŭesko)
DEC
Benasque
Benasque
Situo de Benasque
Benasque (Hispanio)
Benasque (Hispanio)
DEC
Benasque
Benasque
Situo de Benasque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benasque [+]
vdr

Benasque [beNASke] (en benaskesa Benás)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel ĉefa loko en la nomita Valo de Benasque.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tradicia brutobredado.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera, inter la Akvorezervejo de Paso Nuevo supren kaj la Akvorezervejo de Linsoles malsupren. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Anciles, kaj Cerler, fama aparte pro la fama skiejo. En la teritorio estas la Natura Parko Posets-Maladeta, la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj la monto Aneto.

Ĝi limas norde kun Francio (Haute-Garonne), okcidente kun Sahún, sude kun Castejón de Sos, kaj oriente kun Montanuy. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La loĝloko Benasque mem (1138 msm)[2] estas je 143 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Francio (sed sen konekto ŝosea) kaj al Eriste kaj Sahún sudokcidente pli proksime; krome la montara ŝoseo A-2617 komunikas kun Cerler kaj ĝia skiejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.
Neĝo en la valo de Benasque en januaro 2017.

Estis loĝado jam en romiaj tempoj, kiam oni konstruis banejojn de sulfurakvo ankoraŭ ekzistinta.

La plej frua referenco dokumenta, nome la Rótulo de Benasque, estas de 1006 ĝis 1018. El la 11-a jarcento ĝi apartenis al la Graflando Ribagorza, parto de la Regno Aragono.

En 1660 ĝi suferis fortan tertremon.

En 1727, 1834, 1925, 1963, 1982 kaj 2013 okazis grandaj inundoj de la rivero Ésera kiuj okazigis nombrajn damaĝojn, inter kiuj la detruo de la pontoj. Sur la nordo de la loĝloko, ekzistis ekde la 13-a jarcento kastelo kiu estis detruita pro Reĝa Dekreto en 1858.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj, kadre de kiu okazis incendio de municioj kaj de loĝejoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Benasque kie oni malaltiĝis el 1 750 loĝantoj en 1870 al minimumo de 574 loĝantoj en 1970, poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 2 282 loĝantoj (2022),[3] ĉefe pro la altiro de montara turismo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Turo de Infanzones.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. En la unua triono de la 20-a jarcento oni ekspluatis minon de piritoj proksime de Cerler. La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de nombraj hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Maria (de romanika deveno de la 13-a jarcento); la renesanca palaco de la grafoj de Ribagorza, nune kultura centro; domegoj Casa Juste kun impresa turego kaj Casa Faure; mezepoka ponto; en la municipo Benasque estas nombraj montopintoj kiuj superas 3000 m super marnivelo; krome estas nombraj glaĉeroj (nun malaperantaj), "ibones" (glaĉeraj lagoj), montaraj rifuĝejoj kaj la Hospitalo de Benasque (fakte montara gastejo).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benasque en la hispana Vikipedio.