Provinco Huesko
Huesca (en Esperanto Huesko, aŭ Osko laŭ la latindevena nomo ) estas unu el la provincoj de la nordo de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Aragono, kiu enhavas ankaŭ la samregionajn provincojn de Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi limas kun las provincoj de Ilerdo, Zaragozo, kaj Navaro, kaj kun Francio (trans la montoĉeno de la Pireneoj).
Ties areo estas de 15.626 km². Ties populacio estas de 228.566 loĝ. (2010), kaj ties loĝdenso estas de 14,62 loĝantoj/km² kaj pli malalta en la areo de la Pireneoj, kie iam oni abandonis multajn vilaĝojn. Ĝi enhavas 202 municipojn.
Ties ĉefurbo estas Huesko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la totala populacio.
En tiu provinco troviĝas la Nacia Parko Ordesa kaj Monte Perdido.
En tiu provinco troviĝas ankaŭ ses el la dek plej altaj pintoj de la lando.