La Almolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Almolda
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50178
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 548  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 0° 12′ U (mapo)41.5518903-0.20726199999999Koordinatoj: 41° 33′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Alto 491 m [+]
Areo 131,326261 km² (1 313 2.6 261 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Almolda (Provinco Zaragozo)
La Almolda (Provinco Zaragozo)
DEC
La Almolda
La Almolda
Situo de La Almolda
La Almolda (Hispanio)
La Almolda (Hispanio)
DEC
La Almolda
La Almolda
Situo de La Almolda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Almolda [+]
vdr

La Almolda [laMOLda] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej sudorienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidenta parto de la komarko Monegros, sude de tiu de Castejón de Monegros, okcidente de Valfarta kaj norde de Bujaraloz. La altitudo de la teritorio gamas inter 590 msm de la Montaro de Sankta Kiteria kaj 282 msm en la plej malsupra zono pli proksima al la komarko Ribera Baja del Ebro.

La loĝloko mem (491 msm) estas komunikata laŭ la paga aŭtoŝoseo AP-2 kaj nacia ŝoseo N-2 (tra Bujaraloz) kiu komunikas inter Candasnos oriente kaj Zaragoza nordokcidente. La regiona ŝoseo A-230 ebligas la komunikadon kun Sariñena kaj Bujaraloz. Krome estas komunikado kun Castejón de Monegros (norde) kaj Monegrillo (nordokcidente).

Nordokcidente: Castejón de Monegros (Huesca) Norde: Castejón de Monegros (Huesca) Nordoriente: Sena (Huesca)
Okcidente: Pina de Ebro Oriente: Valfarta (Huesca)
Sudokcidente: Pina de Ebro Sude: Bujaraloz Sudoriente: Bujaraloz

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj kiuj lasis reton de irigacio, kastelon kaj la loknomon. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Kiam la landlimo kun Al Andalus sudeniris, la kastelo kaj la loĝloko perdis rapide sian gravon kaj estis donita kiel senjorlandon al diversaj senjoroj inter kiuj Berenguer de Bardají,​ "Justicia" de Aragono kaj barono de La Almolda en la epoko de la Kompromiso de Kaspo.

En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon, kaj blazondomojn, el kiuj la plej antikva eble de 1580.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktoĝardeno) kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vidindaĵoj elstaras la preĝejo de la 16-a jarcento, alia konstruita kiel tombejo; romidevenaj fontoj; restaĵoj de la kastelo (nur malgranda muro kaj du turetoj); romidevenaj fontoj kiuj liveris trinkakvon al la loĝloko ktp. Krome estis ankaŭ neĝujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]