Ribera Baja del Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la komarko Ribera Baja del Ebro en la sudoriento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Ribera Baja del Ebro [riBEra BAĥa deLEbro], en Esperanto eble Malsupra Riverbordo de Ebro, estas komarko de regiono Aragono, en Hispanio, en la sudoriento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas ene de la Ebra baseno, kaj oni konsideras ĝin "malsupra" ene de Aragono, centra regiono de la rivero inter Rioĥo kaj Navaro (nordokcidente) kaj Katalunio (sudoriente). Trans la centra komarko de la grandurbo Zaragozo estas similnoma komarko Ribera Alta del Ebro (Supra Riverbordo de Ebro).

Ĝia ĉefurbo estas Quinto.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La komarko ampleksas jenajn 10 municipojn:

Municipoj en Ribera Baja del Ebro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun la komarko los Monegros, okcidente kun la komarko Centra Komarko, sude kun Campo de Belchite kaj Bajo Martín kaj oriente kun Bajo Aragón-Caspe. Ĝia teritorio estas ĝenerale ebena sur la baseno de la rivero Ebro. Foje oni inkludas tiun komarkon ene de la historia Malsupra Aragono.

El la kultura heredaĵo menciendas kelkaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj. Menciendas la Monaĥejo de Rueda, cistera monaĥejo en la municipo Sástago, kaj la ruinoj de la romia kolonio Celsa, dekomence nomita Colonia Victrix Iulia Lepida, proksime de Velilla de Ebro.

Ekonomie gravas agrikulturo sur fekunda valo de la rivero, kaj sekva nutrindustrio, nome vinproduktado kaj ankaŭ de olivoleo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]