Sástago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sástago
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 088  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 0° 21′ U (mapo)41.3233679-0.3455744Koordinatoj: 41° 19′ N, 0° 21′ U (mapo) [+]
Alto 153 m [+]
Areo 300,985271 km² (3 009 8.5 271 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sástago (Provinco Zaragozo)
Sástago (Provinco Zaragozo)
DEC
Sástago
Sástago
Situo de Sástago
Sástago (Hispanio)
Sástago (Hispanio)
DEC
Sástago
Sástago
Situo de Sástago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sástago [+]
vdr

Sástago [SAStago] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sástago borde de Ebro.

Sástago estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu de Pina de Ebro kaj oriente de Velilla de Ebro. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro ambaŭflanke de la rivero en la sudokcidenta pinto sed lime kun la rivero ĉe la tuta sudo.

La loĝloko Sástago mem estas je 52 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro je la startejo de forta meandro, kun la domaro inter du tre proksimaj brakoj de la meandro. Ĝi estas sur 153 msm.

La loĝloko mem estas konektita per la ŝoseo A-221 kun Escatrón sude kaj kun La Zaida okcidente. Krome inter la meandroj estas Alforque, Alborge kaj Cinco Olivas, de okcidento orienten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko Sástago devenas de romia kolonio fondita ĉe la valo de la rivero Ebro, origine setlejo de iberoj.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj konstruis kastelon kaj domaron, kaj lasis irigacian reton kaj urban modelon. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.

Monaĥejo de Rueda.

La teritorio de Sástago estis konkerita el islamanoj fare de Alfonso la 1-a en 1133 kaj donis ĝin al Artal de Alagón. Ekde la 12-a jarcento, la familio Alagón —dua plej grava stirpo en Aragono— havis jurisdikcian povon de Sástago kontraŭ la dono de Morella al Jakobo la 1-a: Blasco de Alagón estis la kvara posedanto kaj unua jurisdikcia senjoro de la urbeto.[1]

Ekde tiam konstantis disputoj pro la limigo de terenoj inter Sástago kaj la najbara Monaĥejo de Rueda. La moriska loĝantaro de Sástago estis multnombra, pro kio la loko suferis la negativajn konsekvencojn de la forpelo de 170 familioj en 1610.[2] En 1511, Fernando la Katolika donis al la tiam senjoro de Sástago, nome Blasco de Alagón y Olcina, la titolon de grafo de Sástago. Estis flora periodo por la familio, kiu eknomiĝis Sástago, iĝis unu el la ok grandaj familioj de la Regno Aragono kaj konstruis luksan palacon Sástago en Zaragozo.

Karlisma fortikaĵo El Fortín.

Sástago ludis rolon en la Tria Karlisma Milito, atestite per la konstruado de la turo de El Fortín en aŭtuno 1875. Dum tiu epoko, diversaj karlistaj rotoj vizitis Sástago, game inter 15 kaj 80 homoj, part ĉevalrajde.[3]

Ankaŭ la Hispana Enlanda Milito okazigis konsekvencojn por Sástago. La baroka preĝejo Pilar estis damaĝita dume la bataloj[2] kaj ankaŭ la tiama ponto super la rivero Ebro estis eksplodigita en la printempo de 1938, pro kio oni devis konstrui novan ponton.[4] Tiu devis esti riparata en la jaro 2020 pro malaltiĝo de 25 cm en la mezo.[5]

Sástago demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Sástago oni malaltiĝis el 3 000 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 1 093 (2022) pro malproksimeco al la regiona ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Turo Torre del Tambor.
Hidroelektra centralo de Sástago.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Loka industrio rilatas al fabrikado de tranĉiloj kaj ĉapeloj. Krome oni produktas hidroelektran energion.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo kaj restaĵoj de la kastelo, la karlisma fortikaĵo El Fortín, gvatoturo Torre del Tambor, la gotik-renesanca Monaĥejo de Rueda kaj ties hidraulikaj instalaĵoj, sal-lagetoj de Sástago-Bujaraloz kaj aliaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia en Ayuntamiento de Sástago, alirita la 16an de Januaro 2023.
  2. 2,0 2,1 Sástago, alirita la 16an de Januaro 2023.​
  3. Sástago 1875. 3ª Guerra Carlista Torre Óptica El Fortín. Arkivigite je 2023-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Antonio Enfedaque Sariñena, alirita la 16an de Januaro 2023.
  4. El Puente de Sástago, ¿Pontem Perpetui Mansurum in Secula Mundi? alirita la 16an de Januaro 2023.
  5. «Se reabre el puente de Sástago tras seis meses de obras». El Heraldo de Aragón. 21a de septembro 2020. Konsultita la 21an de novembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]