Provinco Zaragozo
El Vikipedio
Zaragozo estas provinco de la nordo de Hispanio, situanta en la centro de la aŭtonoma regiono Aragono.
La provinco Zaragozo etendiĝas sur 17.274 km². En 2009 la loĝantaro estis ĉirkaŭ 970.313 loĝantoj kun loĝdenso de 56,17 loĝ/km². La provinco konsistas el 293 municipoj kaj 3 submunicipoj.
Ĝi limas kun la provincoj Ilerdo, Taragono, Teruelo, Gvadalaĥaro, Sorio, La-Rioĥo, Navaro kaj Huesko. La urbo Zaragozo estas samtempe provinca ĉefurbo kaj provinco de la Aŭtonoma Komunumo.
