Provinco Gvadalaĥaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Localización de la provincia de Guadalajara.svg

La provinco Gvadalaĥaro estas unu el la provincoj de Hispanio situanta en la nordoriento de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝia ĉefurbo estas Gvadalaĥaro. La plej grava loĝloko post la provinca ĉefurbo estas Azuqueca de Henares kun pli ol 30.000 loĝantoj.

Gvadalaĥaro limas kun la provincoj Kvenko, Madrido, Segovio, Sorio, Zaragozo kaj Teruelo.

Ĝi havis 256.461 loĝantojn en 2011 el kiuj ĉirkaŭ 35% loĝas en la ĉefurbo. La provinco havas 288 municipojn el kiuj tri kvaronoj havas malpli ol 200 loĝantoj.

La provinco naskiĝis pere de la Provinca Deputacio de Gvadalaĥaro kun Molino, la unua provinca deputacio kreita laŭ la Hispana konstitucio de 1812, kreita en 1813 en Anguita, ene de la palaceto kio nun estas la Urbodomo.