Escariche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escariche
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Mª Carmen Moreno Pérez
Demografio
Loĝantaro 188  (2023) [+]
Loĝdenso 5,85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 3′ U (mapo)40.409166666667-3.055Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 30,09 km²
Escariche (Hispanio)
Escariche (Hispanio)
DEC
Escariche
Escariche
Situo de Escariche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escariche [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Escariche [eskaRIĉe] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 176 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,85 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Escariche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 788 m super marnivelo; je 46 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30,09 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′33″N 3°03′18″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 176, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Escariche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Escariche kie oni falis al la nunaj 176.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2008 2013 2015
243 220 207 217 208 188 187

Art-historia heredo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Mikaelo estas verko de la dua duono de la 16-a jarcento. Elstaras la suda pordego, en kiu elstaras diversaj ornamaelementoj geomatriaj. La interno, de unusola navo, montras kelkajn retablojn, el kiuj la ĉefa de la 17-a jarcento, kun pentraĵoj de Juan de Cerecedo realigitaj inter 1576 kaj 1580, en kiuj aperas diversaj scenoj de la vivo de la Virgulino. La ĉizlaboro estis de Miguel Sánchez, de ĉirkaŭ 1571.

Elstaras en Escariche kelkaj ekzempleroj de alkariaj ruraj domegoj, kun grandaj lignaj aleroj, ŝtonaj teretaĝoj, ligna trabaro en la alta etaĝo ktp. Kelkaj konstruaĵoj estis konstruitaj tute el ŝtono, kun kradoj kaj kelkaj blazonŝildoj ĉizitaj el ŝtono, kiel por ekzemplo en la ĉefa strato. Estas ankaŭ ekzempleroj de popolaj kradoj kaj aliaj montroj de arta forĝado.

En la alta parto de la vilaĝo, kaj malantaŭ la paroĥa preĝejo, estas la domego de la familio Polo y Cortés, kiuj estis la senjoroj de la urbeto. Ĝi estas de la dua duono de la 16-a jarcento kun senornamaj muroj, kaj simpla pordego kun arkitravo kaj markita per granda blazono. Tiu domo estis uzita por hejmo de la konvento de monaĥinoj kiun fondis la dua senjoro de la villa, kaj pro tio oni konstruis apude preĝejon el kiu ankoraŭ viudeblas kelkaj restaĵoj, transformitaj en stalo. En 1567 Nicolás Polo Cortés fondis tiun konvento, kie eniris ankaŭ ses filinoj de la fondinto. Tiu institucio ekzistis ĝis la desamortización de Mendizábal. La interno nuntempe estas habilitata por privataj loĝejoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, ankaŭ malgranda produktado de vegetala karbo. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]