Fontanar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fontanar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19290
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Víctor San Vidal Martínez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 637  (2023) [+]
Loĝdenso 150,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 3° 11′ U (mapo)40.726944444444-3.1769444444444Koordinatoj: 40° 44′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 685 m [+]
Areo 15,46 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Fontanar (Hispanio)
Fontanar (Hispanio)
DEC
Fontanar
Fontanar
Situo de Fontanar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontanar [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.
Situo de Fontanar en la Provinco Gvadalaĥaro.

Fontanar [fontaNAR] (Fontanaro: fontano aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas unu el malmultaj municipoj de sia provinco kiu plialtigis sian loĝantaron danke al proksimeco al la provinca ĉefurbo (kio igis ĝin ia dormurbo), al la Koridoro de Henares kaj eĉ al Madrido.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas tronchero [tronĈEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 328 loĝantoj kaj la denseco estas de 150,58 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fontanar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña del Henares en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 685 m super marnivelo; je 14 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 140 km el Toledo, je 70,1 km el Madrido, je 570 km el Barcelono, je 347 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 15,46 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro atingis ĝis 300 loĝantoj, kaj poste sekvis plialtiĝo, dum ĉe aliaj vilaĝoj najbaraj dekadenco kaj loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en la provinco pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; sed male ĉe Fontanar kie oni plu plialtiĝis al la nunaj 2 328, ĉefe kiam jam en la 21-a jarcento, la problemo de loĝejoj en grandurboj, ĉefe en Madrido kaj eĉ en la provinca ĉefurbo, transigis loĝantaron al la apudaj setlejoj. Diversaj urbanizaĵoj jam el la 1970-aj jaroj havigis loĝejojn kaj al lokanoj kaj al enmigrintoj. La eksterlandanoj loĝantaj en Fontanar pasis el 10 en 1996 al 312 en 2011 (Instituto Nacional de Estadística).

El la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE, ĉefe José Andrés Sánchez Lara kvinfoje.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Loĝejoj kaj servoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]