Poveda de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poveda de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19463
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Antonio González Molina (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 2,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 2° 2′ U (mapo)40.643888888889-2.0272222222222Koordinatoj: 40° 39′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 198 m [+]
Areo 51,7 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Poveda de la Sierra (Hispanio)
Poveda de la Sierra (Hispanio)
DEC
Poveda de la Sierra
Poveda de la Sierra
Situo de Poveda de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poveda de la Sierra [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Poveda de la Sierra [poBEda delaSJEra] (P. de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas povedano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 130 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,51 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Poveda de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1198 m super marnivelo; je 148 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 33 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 51,7 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°38′38″N 2°01′38″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Poveda de la Sierra el la kristana konkero al la 12-a jarcento apartenis al la teritorio Común de Villa y Tierra de Kvenko, kaj estis regita de ties foruo, kaj poste ĝi apartenis al la teritorio sexmo de la Sierra del Señorío de Molina kaj sub la kontrolo de la Diocezo de Kvenko. Dum la teritoria reformo de la 19-a jarcento, la vilaĝo, kiel la tuta Senjorio de Molina, estis atribuita al la Provinco Gvadalaĥaro.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 130, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Poveda de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Poveda de la Sierra kie oni falis al la nunaj 130.

Ekonomio kaj socio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: preĝejo de Sankta Petro (kun triangula sonorilmuro, bela pordego kaj portiko sur lignaj pilieroj), naturo kaj natura aktivedo. Poveda de la Sierra estas sudoriente de la Natura Parko de Alto Tajo. Je la fluo de la rivero Taĵo tra la municipo troviĝas la Salto de Poveda, antikva akvobaraĵo abandonita sur kiu la rivero iĝas akvofalo.

La festo de Gancheros (hokistoj), konsiderata de turisma regiona intereso: ĝi okazas la unuan semajnfinon de septembro, kunlabore kun Peralejos de las Truchas, Taravilla, Peñalén kaj Zaorejas, rememorige de la tradicia metio de ganchero [ganĈEro] (hokisto), ekzemple priskribita de la verkisto José Luis Sampedro en sia libro El río que nos lleva (La rivero kiu portas nin) kaj konsistis en transportado de arbotrunkoj ekvilibre sur ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]