El Pobo de Dueñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Pobo de Dueñas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19326
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Alberto Checa Araúz (PP)
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 2,28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo)40.7762278-1.6500158Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 260 m [+]
Areo 55,28 km²
El Pobo de Dueñas (Hispanio)
El Pobo de Dueñas (Hispanio)
DEC
El Pobo de Dueñas
El Pobo de Dueñas
Situo de El Pobo de Dueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Pobo de Dueñas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

El Pobo de Dueñas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas pobano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 126 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,28 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Pobo de Dueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1260 m super marnivelo; je 162 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′34″N 1°39′00″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 126, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas kie oni falis al la nunaj 126.

En novembro 2008 oni inaŭguris inter la municipo de El Pobo kaj tiu de Hombrados la Ventoparkon de Caldereros, kun 16 ventogeneratoroj kiuj produktas 37,8 MW de elektro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. En la vilaĝo estas etnografia muzeo kie troviĝas diversaj utilaĵoj uzitaj de la lokanoj antaŭ jardekoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]