Galve de Sorbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galve de Sorbe
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19275
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Javier López Lorenzo
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 2,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 3° 11′ U (mapo)41.223611111111-3.1819444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 394 m [+]
Areo 49,36 km²
Galve de Sorbe (Hispanio)
Galve de Sorbe (Hispanio)
DEC
Galve de Sorbe
Galve de Sorbe
Situo de Galve de Sorbe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galve de Sorbe [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Galve de Sorbe estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas galvito. La censita loĝantaro en 2016 estis de 103 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,09 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alange situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1394 m super marnivelo; je 90 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 148 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 49,36 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°13′25″N 3°10′55″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido de la kastelo kun la granda ĉefturo kaj zono en ruinoj.

La vilaĝo estis menciita jam en dokumentoj en 1136, kiel «Galbe», kaj ŝajne ĝia nomo derivas de la nomo de araba generalo de la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a, nome Galbi ben Amril.[1] Oni supozas ke en la loko de la aktuala kastelo, de la 15-a jarcento, estis antaŭa araba fortikaĵo.[1]

En kristana epoko aperis la unuan fojon en la regado de Alfonso la 11-a.[1] Dum tiu periodo la infanto Don Juan Manuel estis senjoro de la loko, kiu disponis el fortikaĵo kiu devis esti detruita por atingi reamikigon kun la monarko.[2] Je la morto de tiu la vilaĝo ekdependis rekte de la Krono, ĝis en la 1a de oktobro 1354 Pedro la 1-a de Kastilio donis ĝin kiel senjorio al Íñigo López de Orozco.[2] Lia filino, doña Mencía, edzino de la senjoro de la najbara Beleña de Sorbe, klopodis vendi la vilaĝon komence de la 15-a jarcento, kaj finfine vendis ĝin al du parencoj, kiuj kunaĉetis, nome Diego Hurtado de Mendoza, admiralo de Kastilio, kaj Diego López de Zúñiga, supra juĝisto de la reĝlando, en marto 1403.[2] En 1405, je la morto de la admiralo, finis la kunposedo de la vilaĝo,[3] ĉar la juĝisto ekalproprigis ĝin pro supozitaj ŝuldoj de la mortinto, spite la protestojn de ties familio.[3]

La filo de Diego López, samnoma, loĝis en la vilaĝo kaj ŝajne estis li kiu konstruigis la konservitan kastelon.[3] Li donis la vilaĝon al sia edzino denove pro ŝuldoj.[3]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el iama pinto de 544 loĝantoj en 1900 al 103, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Galve de Sorbe, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Galve de Sorbe kie oni falis al la nunaj 103.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Rura turismo: estas kamparaj vojoj. Pilorio sur la placo antaŭ la urbodomo. Kastelo de Zúñiga.

Vidaĵo de Galve de Sorbe el la kastela monteto.
Vidaĵo de Galve de Sorbe el la kastela monteto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jiménez (1992), p. 92
  2. 2,0 2,1 2,2 Jiménez (1992), p. 93
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Jiménez (1992), p. 94

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jiménez Esteban, Jorge (1992). Castillos de Guadalajara. Pentahlon. p. 127. ISBN 9788479550547.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]