Castejón de Henares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castejón de Henares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Carlos Piña Barbero (PP)
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 4,2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 2° 47′ U (mapo)40.938611111111-2.785Koordinatoj: 40° 56′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 960 m [+]
Areo 15,95 km²
Castejón de Henares (Hispanio)
Castejón de Henares (Hispanio)
DEC
Castejón de Henares
Castejón de Henares
Situo de Castejón de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de Henares [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Castejón de Henares [kasteĤON denAres] (Kastileto de H.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La vilaĝo troviĝas situa inter la komarkoj Alkario kaj la Kamparo. Kiel ĉefaj elementoj de ĝia arkitekturo elstaras la preĝejo, la urbodomo kaj la pilorio nun konvertita en publika fonto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas castejonero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 67 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,2 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Castejón de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 960 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 15,95 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°56′19″N 2°47′06″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 67, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castejón de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castejón de Henares kie oni falis al la nunaj 67.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2015
124 129 103 106 80 69

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]