Adobes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adobes
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19325
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Juana Jiménez Sánchez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 30  (2023) [+]
Loĝdenso 1,29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 1° 41′ U (mapo)40.675833333333-1.6786111111111Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 384 m [+]
Areo 32,66 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Adobes (Hispanio)
Adobes (Hispanio)
DEC
Adobes
Adobes
Situo de Adobes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adobes, Spain [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Adobes (Adoboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas adobano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 42 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,29 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Adobes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 323 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32,66 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Naturo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Je malpli ol 15 km de la vilaĝo viziteblas la natura parko de Alto Tajo, nome teritorio de granda riĉo kaj flaŭra kaj faŭna. Tiele ĉasado estas grava enspezofonto.

Menciindas El Pinillo, nome la monto kie kunverĝas la municipaj teritorioj de Adobes, Alcoroches kaj Piqueras; El Ojillo, malgranda natura akvofonto en loko adaptita por kampartagoj; El Ojo, akvofonto dependa de la ciklo de pluvo inter gorĝoj kaj kiu pasintece funkciigis akvomuelejon uzita por mueli grenon (aktuale restas nur ruinoj); El Pairón del Cura, kie aperis murdita pastro antaŭ jarcentoj, kie estas omaĝa skulptaĵo; kaj La Dehesa (aŭ Dehesa Somera), municipa natura rezervejo ekster la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situis en la teritorio sexma de la Sierra, nome unu de la kvar teritoriaj dividaĵoj ekzistintaj en la Senjolando de Molina por la administracio de komunaj havaĵoj. La administracia ĉefurbo de tiu komarko estas la municipo Molina de Aragón (3 468 loĝantoj en 2015).

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 42, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Adobes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Adobes kie oni falis al la nunaj 42.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: la preĝejo estas de stilo renesanca, kun retablo baroka; estas ankaŭ ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]