Valdearenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdearenas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19196
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Tomás Gómez Esteban (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 5,63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 2° 59′ U (mapo)40.811111111111-2.9908333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 15,44 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdearenas (Hispanio)
Valdearenas (Hispanio)
DEC
Valdearenas
Valdearenas
Situo de Valdearenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdearenas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Valdearenas [baldeaREnas] (Valo de Sabloj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 87 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,63 loĝ/km².

En la 20-a jarcento la loĝantaro fluktuis laŭ la okazaĵoj de la zono. Se en 1900 ĝi havis fakte 558 loĝantojn, en 1930 ĝi estis malpliiĝanta al 440 loĝantoj. La Enlanda Milito, kiu akre suferigis la zonon meze de la fronto de Guadalajara, okazigis la fakton ke en la Censo de 1940 oni registris nur 243 loĝantojn, malpli ol la duono de la loĝantaro de antaŭ dek jaroj. En la venontaj jardekoj pluis la senloĝigo de la municipo, cense en 1970 nur 170 loĝantojn. El tiu dato okazis malgranda rekupero kaj en la censo de 2000 estis 209 loĝantoj ("Series históricas de población 1901/1991" Fonto: INE).

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdearenas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas je ties centro, je altitudo de 964 m super marnivelo; je 31 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15,44 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°48′40″N 2°59′27″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Valdearenas situas okcidente de la natura komarko Alkario, kie la altebenaĵo depresias al la baseno de la rivero Henares, transire al la komarko Campiña. La municipo estas en la meza parto de la valo de la rivero Badiel (alfluanto de Henares kaj siavice de la rivero Taĵo) kiu elfluas de nordoriente al susokcidento. Ĝi limas norde kaj okcidente kun la municipo Hita, oriente kun Muduex kaj sude kun Trijueque. La ŝoseo GU-107 kiu trairas la valon, de Torre del Burgo ĝis Utande, kaj la ŝoseo GU-108, el Valdearenas al Casas de San Galindo, estas la du nuraj ŝoseoj asfaltitaj kiuj trapasas ĝian teritorion.

La tereno estas onda, dediĉita al kultivoj de seka agrikulturo (cerealo kaj olivarboj) escepte ĉe la proksimeco de la rivero, kie la tereno estas pli ebena dediĉita al fruktoĝardenoj. La natura medio estas konstituita de makiso kaj ĉerivera arbaro de Badiel, kun faŭno por ĉasado.

La urba aspekto, sufiĉe bone konservita, korespondas al la propria de la komarko kaj konstituas altira domaro. La tradiciaj konstruaĵoj estas el adobo escepte la antikva preĝejo katolika de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro, 13a jarcento) kiu estis el ŝtono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La situo de la setlejo sur alto de altebenaĵeto ĉe la rivero supozigas ke la zono estis loĝata ekde antikveco. Inter la malmultaj prahistoriaj restaĵoj trovitaj estas la polemika “Steleo Diskoidea” de Valdearenas.[1]

Post la definitiva konkero de la komarko de Alkario fare de la kastiliaj trupoj (komence de la 12-a jarcento) de la valo de la rivero Badiel estis koloniigita de kristanoj de la nordo, kiuj kuniĝis al la restoj de mozaraboj travivintaj al la almoravidoj, al judoj (kiuj en Hita kaj ties teritorio "alfoz" havis gravan komunumon) kaj mudeĥaroj. La travivadon de tiu socia strukturo, kun ĝia situo kiel landlima komarko, subtenis gravan ekonomion (“fondón bien poblado” (bone loĝata gastejaĉo) diris Gonzalo de Berceo reference al Hita) kiu okazigis ankaŭ politikan gravon, kio estis la atingo de propra foruo, la partopreno de mozarabaj kavaliroj de Hita en la kampanjoj de Alfonso la 6-a kaj de Alfonso la 7-a, kaj eĉ jam en la 14-a jarcento la esto en tiu urbeto de la juda trezorejo de Samuel Leví, je la servo de Petro la 1-a. Tiu ekonomia kaj socia gravo de la teritorio alfoz de Hita eksplikas ke en la 13-a jarcento Valdearenas konstruis romanikan preĝejon.

Dum la fino de la Mezepoko kaj Moderna Epoko, la historio de Valdearenas estis ligata unue al la familio de López de Orozco (14-a jarcento) kaj poste al la familio de Infantado (15-a al 19-a jarcentoj), Senjoroj de Hita, al kies teritorio alfoz apartenis Valdearenas kiel domaro. Tiu situacio pluis ĝis 1630, kiam Filipo la 3-a donis al ĝi la privilegion de villazgo (urbeto) pere de la pago fare de la lokanoj de 450 dukatoj.[2] Spite tiun kvanton, nur kelkajn jarojn poste, restis malmultaj lokanoj kiuj fakte vivtenis danke al almozoj de la monaĥejo de Sopetrán,[3] kvankam almenaŭ la setlejo sendependiĝis de la urbestro de Hita.

Dum la Burbona restaŭrado, Valdearenas, kiel preskaŭ la tuta provinco, estis “kacika feŭdo” de la grafo de Romanones, de la liberala partio, kion la aktiva rezisto de la konservema Juan de la Cierva y Peñafiel el la Ministerio de la Gobernación (Internaj Aferoj) povis malhelpi.[4]

La Hispana Enlanda Milito (1936/1939), grave tuŝis al Valdearenas, ĉar ties situacio proksime al la Batalo de Guadalajara (marto 1937) faris ĝin militfronto inter la italaj trupoj de la generalo Manzini kaj la respublikanaj de la kolonelo Rojo. Inter la gravaj perdoj por Valdearenas en tiuj tagoj estas tiu de la paroĥa arkivo, kio malhavigis la historiistojn el materialo fundamenta por koni la pasinton de la urbeto.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 558 loĝantoj en 1900 al 87, tio estis oni perdis preskaŭ 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdearenas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdearenas kie oni falis al la nunaj 87.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. José R. López, "Hallazgo de una Estela Discoidea en Valdearenas" Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara 1986; kaj "Mea Culpa sobre la Estela Discoidea de Valdearenas" Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara 1988.
  2. Ramón Lanza García. "El Donativo de 1629 en el Distrito de Fernando Ramírez Fariñas". IX Congreso Internacional de la Asociación Española de Historia Económica. Murcia, 2009.
  3. José María Ferrer González. "El poder y sus símbolos en Castilla-La Mancha". DL 49-2005. Editorial Aache. Guadalajara.
  4. Javier Tusell "Una elección en la época caciquil: Guadalajara (1907)" Madrid (1979) Revista Española de Investigaciones Sociológicas, nº6,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]