Adobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brikoj de Adobo

Adobo estas briko el argilo, sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj konstrumaterialoj de la homo, uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj regionoj. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de greno, ĉefe pajlon. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. Konstruaĵoj el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.

Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel murojn, fortikaĵojn kaj domojn en la iama Mezopotamio, nuna Irako.

Kiel natura konstrumaterialo, ĝi havas ioman renesancon hodiaŭ en la ekologia konstruado. La adobo kun pajlo havas tre bonan temperatur-reguligan proprecon.

Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj je la argila sekiĝo kaj bakado[redakti | redakti fonton]

Se oni konsideras malsekan argilon, taŭge knedebla per manoj, ĉirkaŭ unu kvarono de ĝia maso konsistas el libera akvo (opone al la konsistiga akvo, kiu estas kemie kombinata kun la alumini-silikataj kristaloj). Dum la sekiĝo, tiu akvo vaporiĝas, la argilaj eroj, ne plu ĉirkaŭataj de mufo da akvaj molekuloj, pliproksimiĝas kaj malmoviĝas unu rilate al la aliaj; tio klarigas, kial la argilo, sekiĝante, malgrandiĝas kaj perdas sian knedeblecon.

Ju pli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiĝo estos granda, ĉar la materio entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la tero pli grandajn erojn el neknedebla materio (sabloŝamoto), tio estigas kanalojn kaj porojn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia Argilo estas nomata "kun malfermita pasto", ĝia malgrandiĝo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, ĝi sekiĝas pli rapide, kaj ĝi malpli riskas eksplodi dum la bakado.

Ĉe la ordinara temperaturo, la argilo entenas ian kvanton da libera akvo (nomata "higrometria akvo"). Tiu-ĉi foriras nur dum la komenco de la bakado, kiam la temperaturo atingas 100° C.

Je 100° C La akvo iĝas vaporo, kiu devas havi la eblecon eliĝi el la argilo tiel rapide, kiel ĝi kreiĝas, se ne oni devas timi eksplodojn. La temperatura haltigo en la bakejo do estu malrapida kaj grada.

Je 350° C ankaŭ la konsistiganta akvo (la kemie kombinata akvo) ekvaporiĝas; la argilo perdas 14% el sia maso. La plivarmigo devas resti grada.

Je ĉirkaŭ 500 °C la argilo estas tute senakvigita kaj ne plu povas reiĝi knedebla. Ĝia kemia konsisto neretroeble ŝanĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma malgrandiĝo okazis. Je tiu-ĉi stadio, la argilaĵoj estas ege rompeblaj.

Oksidadoj okazas ĝis ĉirkaŭ 900° C. Tiuj-ĉi malkombinas ĉiujn substancojn (organikajn aŭ mineralajn) ne jam oksiditaj. Se la bakejo ne esta sufiĉe aerumata, neoksidita karbono povas resti kaj doni nigran koloron al la argilaĵoj.

Je 573° C okazas la fenomeno de inverto de la kvarco entenata en la argilo. La alfa kvarco iĝas beta kvarco. La kristala reto ŝanĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma malgrandiĝo okazis. Je tiu-ĉi stadio, la argilaĵoj estas rompleblegaj.

Preter 600° C la varmado povas sendanĝere plirapidiĝi. La fenomeno de kvarca vitriĝo komencas ĉe tiu temperaturo parte ŝanĝas argilon en vitro. La materio malmoliĝas, malgrandiĝas, plidensiĝas kaj pli malpli komplete iĝas netralasiva.

Tiu procezo estas grada, kaj dependas de la fanda temperaturo de ĝia argilo. Se la temperaturo superas ian nivelon, la argilo povas fandiĝi kaj la argilaĵo tute misformiĝi aŭ flui.

La malmoleco de la bakita argilo estas do ŝuldata al la ĉeesto de vitro, kiu kunligas la malpli fandeblajn granojn, kaj ankaŭ al ĉeesto de novaj kristalaj retoj, ekzemple, de mulito (aluminia silikato, de formulo Al6Si2O13). Kiu formas nadloformajn kristalojn.

La argiloj vitriĝas ĉe temperaturoj dependentaj de iliaj konsistoj.


pri argilo kaj sunbakado

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

en la angla en:Cob (building) = konstruado per argilo