Kristalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristaloj de ksilitolo
La kemia elemento bismuto kiel sintezfarita kristalo. La surfaco estas iriza tre maldika tavolo de oksidiĝo.

Kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; lavkristalo (potasa karbonato).

Specife, kristalo ankaŭ signifas tre puran senkoloran vitron: kaliko el facetita kristalo; spegulo el venecia kristalo; vazoj el bohemia kristalo.

Science, kristalo estas orda solidaĵo. Pli precize, kristalo estas solidaĵo kies atomoj, jonojmolekuloj pakiĝis laŭ regulan ordon etendantaj longan distancon kompare kun la grandeco de la atomo, jono, aŭ molekulo.

Ĝenerale, fluidaj substancoj formas kristalojn, kiam ili solidiĝas. Sub idealaj kondiĉoj, la rezulto eble estas unuopa kristalo, kie ĉiuj atomoj en la solidaĵo bone sidas en la saman latiso aŭ kristala strukturo, sed ĝenerale multaj kristaloj formiĝas samtempe dum solidiĝo, kondukante al polikristalo. Ekzemple, plej multaj metaloj renkontitaj en ĉiutaga vivo estas polikristaloj.

Kiun kristalan strukturon la fluido formas, dependas de la kemio de la fluido kaj la fizikaj kondiĉoj, sub kiu ĝi komencas solidiĝi, inkludantaj la median premon. Vidu la artikolon sub fazo por pli da informo. La procezo de formado de kristala strukturo ofte referiĝas kiel kristaliĝo.

Dum la procezo de malvarmiĝo kutime rezultas en la generado de kristala materialo, sub certaj kondiĉoj la fluido glaciiĝas en ne-kristala stato. Plej multkaze, tio ĉi implicas malvarmiĝon de la fluido tiel rapidan, ke la atomoj ne povas atingi al siaj latisaj lokoj antaŭ perdo de sia movebleco. Ne-kristala materialo, kiu ne havas daŭran ordon, nomiĝas amorfa, aŭ vitra. Ofte oni ĝin nomas amorfa solidaĵo, kvankam estas multaj malsamecoj inter solidaĵoj kaj vitroj: plej notinde, la procezo de formado de vitroj ne liberigas varmon de fandado. Pro tiu ĉi kialo multaj sciencistoj konsideras vitrajn materialojn likvaĵoj prefere ol solidaĵoj, kvankam tiu ĉi estas debatinda temo; vidu la enskribaĵon pri vitro por pli da detaloj.

Kristalaj strukturoj okazas en ĉiuj klasoj de materialoj, kun ĉiuj specoj de kemiaj ligoj. Preskaŭ ĉiuj metaloj ekzistas en polikristalaj statoj; amorfaj kaj unuop-kristalaj metaloj devas esti produktitaj sinteze, ofte kun multa malfacileco. Jone ligitaj kristaloj povas formiĝi ĉe solidiĝo de saloj, aŭ de fandaj fluidoj aŭ kiam ĝi precipitiĝas de solvaĵo. Kovalente ligaj kristaloj estas ankaŭ tre oftaj, notindaj ekzemploj estas diamanto, siliko kaj grafito. Polimeraj materialoj ĝenerale formas kristalajn regionojn, sed la longeco de la molekuloj kutime malebligas tutan kristaliĝon. Malfortikaj fortoj de Van der Waals povas ludi rolon je kristala strukturo; ekzemple tiu ĉi speco de ligado malfirme kuntenas la sesangul-skemajn tavolojn de grafito.

Plej multaj kristalaj materialoj havas varion de kristalografaj difektoj. La specoj kaj strukturoj de tiuj ĉi difektoj povas havi profundan efikon sur la ecojn de la materialoj.

Dum la termino "kristalo" havas precizan signifon ene de materiala scienco kaj de solid-stata fiziko, familiare "kristalo" rilatas al solidaĵo, kiu elmontras bone difinitajn kaj ofte plaĉajn geometriajn formojn. Variaj formoj de tiaj kristaloj troviĝas en naturo. La formoj de tiuj ĉi kristaloj dependas de la specoj de molekulaj ligoj inter la atomoj determinantaj la strukturon, krom la kondiĉoj de formado. Neĝeroj, diamantoj, kaj ĉiutaga salo estas ekzemploj de kristaloj.

Kelkaj kristalaj materialoj eble elmontras specialajn ecojn tiajn, kiaj la feroelektra efiko aŭ la piezoelektra efiko.

La konduto de lumo en kristaloj priskribiĝas de kristala optiko. En periodaj dielektraj strukturoj, etendo de unikaj optikaj ecoj estas anticipitaj kiel priskribitaj de fontonaj kristaloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kristalo ankaŭ estas ofte uzata neoficiala titolo de procesoro aŭ alia ico.